Batalo de Beresteĉko

Batalo de Beresteĉko– unu el la plej grandaj teraj bataloj de la 17-jarcenta Eŭropo, kiu okazis en la tagoj 28-30 de junio 1651 dum ribelo de kozaka hetmano Bohdan Ĥmelnickij inter la pola armeo komandata de Johano la 2-a Kazimiro kaj la fortoj de tataroj kaj kozakoj.

La batalo estis granda venko de poloj. Johano Kazimiro aplikis efikan taktikon de ŝaktabulo, kiu konsistis en alterna starigo de infanteriaj taĉmentoj kun kavalerio. En la decida fazo de la batalo oni utiligis forton de la pafado de muskedoj kaj artilerio.

La 28-an de junio komenciĝis la unuaj bataloj, kiuj daŭris dum du tagoj. En tiu fazo malgrandan sukceson gajnis ribelintoj, kelkfoje venkante taĉmentoj de pola kavalerio. La 30-an de junio ekbatoj de ĉefaj fortoj komandataj persone de Johano la 2-a Kazimiro kaj de la kavalerio gvidata persone al la batalo fare de princo Jeremi Wiśniowiecki rezultigis plenan malvenkon de kontraŭuloj kaj fuĝon de ĥano Islamo Gerajo la 3-a kune kun Bohdan Ĥmelnickij. Finfinan malvenkon suferigis al kozakoj pola armeo la 10-an de julio, sur malsekejoj ĉe la rivero Płaszówka. De tie postrestaĵojn de militistoj forkondukis Ivan Bohun, anstataŭanta Bohdanon Ĥmelnickij.