Dum la batalo de Bojakao sendependiĝis la granda Kolombio (Panamo, Venezuelo, Kolombio kaj Ekvadoro) kaj parto de nuntempaj Peruo) kaj Bolivio (tiam konata sub la nomo granda Grenado) de Hispanio. La 7-an de aŭgusto 1819 venkis la respublikaj trupoj de Simón Bolívar kaj Francisco de Paula Santander.

Batalo de Bojakao

La batalo okazis en la Andoj ĉe la ponto de Bojakao, malfermanta la vojon al Bogoto, 150 kilometrojn pli sude. Ĝi estis la dua venko post tiu ĉe Pantano de Vargas.

La ponto de Bojakao estas konservita kiel simbolo de la sendependeco de suda Ameriko.

La milito por sendependeco de la granda Kolombio finiĝis ĉe la batalo de Pichincha, en la nuntempa Ekvadoro, en 1822.