Batalo de Guamo (1944)

La Dua Batalo de Guamo (21a de julio10a de aŭgusto, 1944) estis la usona rekapto de japankontrolata insulo de Guamo, antaŭe kaj poste usona teritorio (ĉe la Marianoj) dum la kampanjo de Pacifiko de la Dua Mondmilito.

Unua usona flago en Guamo post la batalo por rekonkero

Guamo estas la plej granda el la Marianoj kaj estis en posedo de Usono ekde ties konkero el Hispanio en 1898. Ekde 1941 ĝi estis okupata de la japana armeo post la atako kontraŭ Pearl Harbor. La usona atako estis planita el la pli orienta Marŝala Insularo.

La 21an de julio la usonaj trupoj elŝipiĝis sed la japana rezisto estis ege akra. La unua komandanto Takeŝi Takaŝina mortis post kelkaj tagoj kaj la anstataŭanto Hidejoŝi Obata estris la defendon; malmultaj japanoj (se okaze) kapitulacis kaj la propra Obata plenumis ritan memmortigon post la lasta malvenko en la nordo de la insulo.

Serĝento Ŝoiĉi Jokoi survivis 27 jarojn kaŝe en ĝangalo kaj loĝante en kavo ĝis januaro 1972.