Batalo de Heliopolo

La Batalo de Heliopolo estis franca venko de la armeo de Oriento sub la Generalo Kléber super la Otomana armeo ĉe Heliopolo la 20an de Marto 1800.

La generalo Kléber venkinta ĉe Heliopolo, 20a de marto 1800, de Philippe Grass. Publika skulptaĵo ĉe la Placo Kléber, Strasburgo.

Kléber engaĝiĝis en negocado kun kaj Britoj kaj Otomanoj, kun la celo honore forigi la restaĵojn de la Franca forto el Egiptio por partopreni en operacoj en Eŭropo. Oni faris interkonsenton (la konvencio de El Ariĉ) la 23an de Januaro 1800 permesante tian revenon al Francio, sed ĝi montriĝis maleble aplikebla pro internaj malkonsentoj inter la Britoj kaj la duboj de la Sultano, kaj tiele la konflikto en Egiptio restartis.

Kléber estis perfidita de la Brita Almiralo Keith, kiu ne respektis la konvencion de El Ariĉ. Kléber restartis batalemon, ĉar li malakceptis kapitulaci. Britoj kaj Otomanoj kredis ke la armée d'Orient estis tiam tro malforta por rezisti ilin, kaj tiele Jusuf Paŝa marŝis en Kairon, kie la loka loĝantaro obeis sian alvokon al ribelo.

Kleber kondukis la malmultnombrajn Francajn trupojn ataki la Otomanan armeon ĉe Heliopolo, klare venkante la batalon kio permesis al ili re-eniri en Kairon kaj finigi la ribelon.