La batalo de Karnal okazis la 24-an de februaro 1739, inter persa ŝaĥo Nader kaj ŝaĥo Muhammad, hindia mogolo. Ĝi okazis en Karnal, 100 km norde de Delhi, en kiu la mogoloj suferis decidan malvenkon. Ŝaĥo Nader gvidis 55.000-anan, Muhammad ĉ. 15.000-anan armeon.

Nader persekutis rifuĝintojn de Kandahar ĝis Kabulo — posedaĵo de la mogoloj (nun ambaŭ en Afganujo) — poste li daŭrigis sian militiron al interno de Hindio. Pro malinterkonsento de la konsilistoj, la fortoj de la moguloj ne kontraŭbatalis fortojn de Nader, ĝis ili ne alvenis en Karnal. La malvenkon de la hindoj kaŭzis la internaj malinterkonsentoj kaj mishasto.

La reganton atakis la malamiko en ĉirkaŭbarita bivako. Nader foriris al Delhi kaj tie faris amasmudadon, la 11-an de marto. Li forlasis la urbon la 5-an de majo kun rabakiraĵo inter ili kun la fama pavotrono de Ĝahan-ŝaĥo. La Mogula Imperio neniam saniĝis post la malvenko.

Eksteraj ligiloj redakti