Batalo de Kluŝino

La batalo de Kluŝino estis batalo kiu okazis la 4-an de julio 1610 (la 24-an de junio laŭ Julia kalendaro), dum la pola-rusa milito 1609-1618.

La batalo okazis inter pola armeo komandata de krona kampa hetmano Stanisław Żółkiewski (6556 kavalerianoj – en tio 5556 rajdistoj, 200 infanterianoj) kaj rusa armeo gvidata de princo Dimitrij Ŝujskij (ĉ. 35 mil de rusa-sveda soldataro) kun sveda helpa trupo subgvide de Jacob Pontusson De la Gardie.

La atako de la armeo de Żółkiewski frakasis la moskvan soldataron kaj ĉesigis batalon de fremda helpa soldataro flanke de Ŝujskij, kiu panike fuĝis kun savitaj rusoj. Tio kaŭzis kapitulacon de blokita armeo de Grigorij Valujev en Carjovo Zajmiŝĉe (ĉ. 8 mil homoj).

Post la malvenko bojaroj (rusaj nobeloj) detronigis caron Bazilon Ŝujskij carigante polan reĝidon Ladislao kaj Żółkiewski eniris Moskvon. Laŭ aliaj donitaĵoj la pola armeo nombris 3900 kavalerianoj, 400 piedigitaj kozakoj, 200 infanterianoj, entute 4500 soldatoj kaj la kontraŭa flanko nombris 25000 soldatoj kaj 20000 armitaj kamparanoj.

Enkonduko redakti

 
 
La atako de pola husario. Fragmento de la bildo obrazu Batalo de Kluŝino de Szymon Boguszowicz

Kiam al militistaro krona-litova-kozaka sieĝanta Smolensk venis novaĵo pri koncentriĝanta apud Kaluga potenca armeo rusa-sveda, kiun gvidis Dimitrij Ŝujskij, oni decidis sendi parton de la fortoj por vanigi la militan helpon. Pro tio la 6-an de junio ekiris de la fortreso krona kampa hetmano Stanisław Żółkiewski prenante kun si 1630 kavalerianojn kaj 597 infanterianojn. Gvidadon de la sieĝigaj laboroj transprenis vojevodo Jan Potocki.

Żółkiewski kalkulis je tio ke survoje transprenos sub sian komandon parton de armitaj fortoj, kiuj agadis fore de Smolensk. Dum lia ekmarŝo etaj taĉmentoj bataletis kun rusoj en limregionoj. Apud Vjazma kantonmentis regimento de Marcin Kazanowski, nombranta 800 soldatojn kaj en Cara Zajmiŝĉe kvartiris regimento de Ludwik Weyher nombranta 700 soldatojn kaj gvidata de Samuel Dunikowski. Al Kazanowski aliĝis baldaxu alveninta de La dua Uzurpanto - Aleksander Zborowski, kies regimento nombris 1500 soldatojn. Apud Biała restadis 1000 kozakoj de Sovaĝaj Kampoj kun kelkcento de poloj sub gvido de vjeliĵa starosto kolonelo Aleksander Korwin Gosiewski. Żółkiewski, iranta kontraŭ la rusa-sveda armeo, ordonis al ĉi tiuj taĉmentoj koncentriĝi apud Ŝujsk.

Bibliografio redakti

  • Radosław Sikora: Kłuszyn 1610, ERICA, Warszawa 2010, p. 160. ISBN 9788362329052
  • Bitwa pod Kłuszynem, Aldono al „Rzeczpospolita”, 7/20, 15-an de aprilo 2006
  • Paweł Jasienica, Rzeczpospolita Obojga Narodów. Srebrny Wiek (Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Arĝenta Jarcento), PIW, Warszawa 1982, ISBN 83-06-00788-3
  • Marek Kubala, Tomasz Ściężor, Moskwa w rękach Polaków. Pamiętniki dowódców i oficerów garnizonu w Moskwie (Moskvo en la manoj de poloj. Memorlibroj de komandantoj kaj oficiroj de garnizono en Moskvo), Wydawnictwo Platan, 2005, ISBN 83-89711-50-8
  • Leszek Podhorodecki, Sławne bitwy Polaków (Famaj bataloj de poloj), Wydawnictwo Mada, 1997, ISBN 83-86170-24-7
  • Leszek Podhorodecki, Stanisław Żółkiewski, Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, 1988, ISBN 83-205-4082-8

Eksteraj ligiloj redakti