Batalo de Nieuwpoort

La Batalo de Nieuwpoort estis batalo je la 2-a de julio 1600 dum la okdekjara milito inter la nederlanda kaj la hispana armeoj.

Batalo de Nieuwpoort
Konflikto: Okdekjara milito
batalo
Daŭro: 2-an de julio 1600
Loko: Nederlando
Rezulto: Venko de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj)
Flankoj
Nederlando
Anglio
Hispanio
Komandantoj
Maŭrico de Oranje-Nassau
Ernst Casimir van Nassau-Dietz
Francis Vere
Lodewijk Gunther van Nassau
Alberto de Aŭstrio
Francesco de Mendoza
Frederik van den Bergh
Forto
9400 infanterio
2500 kavalerio
6000 infanterio
1200 kavalerio
Perdoj
1000 soldatoj, pli ol 700 vunditoj. 3000 soldatoj, 600 milikaptitoj.
vdr

Maŭrico de Oranje-Nassau estis sendita al Flandrio por konkeri la urbon Duinkerke. La kaperado el tiu urbo multe damaĝis la komercan ŝiparon de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj. Neatendite venis granda hispana armeo sub gvidado de arkiduko Alberto de Aŭstrio al Flandrio, kio kondukis al batalo apud Nieuwpoort. La Respubliko venkis pro strategia elpaŝo kaj la bataligo de rezervotrupoj dum la decida fazo. La vojaĝo al Duinkerke finfine estis nuligita, tiel ke oni ne atingis la celon. La batalo estas (kune pro la facile memorebla dato) mejloŝtono en la nederlanda historio.

Koordinatoj: 51° 9' N, 2° 44' E Mapo