La Batalo de Pavón (okazinta sur la ebenaĵo inter la aktualaj vilaĝoj Rueda kaj Godoy, ĉe 1500 m el la suda bordo de la rojo Pavón (kiu nomigis la batalon), provinco Santa Fe, la 17-a de septembro de 1861) estis decidiga batalo de la enlanda milito kiu dividis Argentinon dum la 19a jarcento. Ĝi markis la finon de la Argentina Konfederacio, kaj la aligon de la provinco Bonaero kiel hegemonia miembro de la lando.

Bonaera roto post la batalo, novembre de 1861. Oleo de Juan León Pallière.

Kontraŭstaris:

Kunteksto redakti

La federaloj kaj la unueciguloj estis kaj en la internaj provincoj kaj en la provinco kaj urbo Bonaero (tiam la provinco Bonaero kiu inkludis la urbon Bonaero estis la ununura de Argentino kun mara elirejo, aŭ pli precize, oceana, kio donis al ĝi enormajn ekonomiajn, strategiajn kaj geopolitikajn suprr la aliaj frataj provincoj). Tiele la lando estis dividita inter la Argentina Konfederacio kaj la Ŝtato Bonaero, kontraŭstarigitaj en enlanda milito intermita. La batalo de Cepeda kaj la Traktato de San José de Flores, de 1860, aligis la provincon Bonaero al la resto de la lando. Almenaŭ teotie. Sed reale nenio estis solvita, ĉar ambaŭ partioj estis preskaŭ konvinkitaj ke ili remilitos.

La generalo Urquiza, de la unueciguloj, koncentriĝis kaj organiziĝis en Diamante, sed ne iniciatis la militon, kontraŭ la emo de la ŝtatestro Derqui [DERki]. Dum la bonaera guberniestro, nome Bartolomé Mitre estris ties armeon kiu koncentriĝis en Rojas en junio de 1861. Derqui kunigis novan armeon de ĉirkaŭ 8 000 homojn,[1] (sed kelkaj fakuloj duonigas la nombron).[2] Derqui kuniĝis kun Urquiza. Totale ili enhavis 17 000 soldatojn, dum Mitre disponis el 22 000, krom pli bonan disponon el artilerio, ĝeneralara armilaro kaj infanterio, dum la unueciguloj estis ĉefe soldatoj el kavalerio.

La batalo redakti

Ambaŭ armeoj kunfrontis ĉe la bordoj de la rojo Pavón (40 km sude de Rosario, en la provinco Santa Fe, je 260 km nordoriente de la urbo Bonaero). Urquiza dismetis siajn trupojn defende, oriente kaj okcidente de la bieno de Domingo Palacios (aktuala Los Naranjos).[3] Je 800 metroj el la bieno, Mitre dismetis sian infanterion, prepare al atako al la kontraŭ kerno. Tamen la artilerio de la konfederacianoj ekluktis, malfermante vakuojn inter la bonaeranoj, facile atingeblaj pro siaj buntkoloraj uniformoj.

La lukto daŭris apenaŭ du horojn, dum kiu la maldekstro de la konfederacianoj estre de la kolonelo Juan Saá, komponita grandparte de divisioj el Santa Fe kaj Bonaero de Ricardo López Jordán, venkis komplete super la kavalerion de la bonaera armeo, estre de la generalo kaj eksprezidento de Urugvajo Venancio Flores, persekutante ĝin ĝis trans la Rojo Medio (nome limon inter Bonaero kaj Santa Fe). La kavalerio bonaera, estre de la esperta generalo Manuel Hornos, plie rezistis; sed fine devis retiriĝi kaj lasis armilaron kaj nombrajn prizonulojn. Ankaŭ la dekstraj trupoj, estre de la generalo Miguel Galarza venkis la kavalerion de la maldekstra flanko de la armeo de Bonaero.

Tamen ĉe la centro la konfederacianoj, nome mallertaj milicanoj, estis superitj kaj devis retiriĝi. Tiam, Urquiza abandonis la batalkampon sen riski serioze la 4000 homojn de la divisioj el Entrerrios[4] kiuj ĝis tiam estis rezervitaj, kaj iris al Rosario, kaj poste al San Lorenzo kaj Las Barrancas. Tiam li ricevis informon pri la venko de sia kavalerio, sed li jam ne revenis.

Klarigoj por tiu konduto atribuas la tialon al rena malsano de Urquiza, aŭ al malfido kontraŭ la prezidante Derqui kaj timis perfidon. Alia ebla tialo de la retiro de Urquiza referencas al sekreta pakto inter francmasonoj, nome Urquiza, Mitre, Derqui, Sarmiento, kiuj devis klopodi pacigi la enlandan militon. Ĉiukaze tio permesis aliron al la armeo bonaera, kiuj estis retiriĝinta al San Nicolás de los Arroyos. Mitre decidis tiam konsolidi sian pozicion por iri poste al Santa Fe. La 4-a de oktobro iris al Rosario kun 13 000 homoj kaj 42 armilojn de artilerio, urbo kiun li okupis post unu semajno.[5]

Konsekvencoj redakti

 
Tombejo de Morante (je 12 km de la batalkampo) kie estis entombigitaj parto de la trovitaj restoj de mortintoj post la batalo

La bataloj de Cepeda, de Caseros kaj de Pavón estis eble la tri armitaj kontraŭstaroj plej gravaj de la argentina historio, kaj pro la konsekvencoj pri institucioj kaj pro la repoziciigo de preskaŭ ĉiu politika sektoro post ĉiu el ili.

Post la malagado de Urquiza, Mitre kunigis siajn trupojn. Dume, parto de la federala kavalerio iris al Pergamino, kaj okupis la vilaĝon. Reago de la bonaera kavalerio devigis la federalojn reveni al Santa Fe, kaj Mitre ekiris al tiu provinco. Tio okazis kelkajn semajnojn post la batalo. En la venontaj monatoj, la antaŭeniro de la bonaeranoj kaj de siaj aliancanoj estis nehaltigebla; kaj la ununura kapabla federala armeo, nome tiu de Urquiza, estis praktike malmuntita fare de tiu. Vidinte la invadon ed la lando, Derqui rezignis kaj rifuĝiĝis en Montevideo; post kelkaj semajnoj, la vicprezidanto Juan Esteban Pedernera deklaris nevalida la ŝtatan registaron.

El tiam, Mitre projektis sian influon super la tuta lando: la federalaj guberniestroj ― kun elstara escepto de Urquiza ― estis elpostenigitaj fine de la jaro kaj komence de 1862. Kelkaj fare de la lokaj unueciguloj, kiuj profitis proksimecon de la bonaeraj trupoj,[6] kaj aliaj fare rekte de la bonaera armeo kiu invadis tiujn provincojn.

Post kelkaj monatoj, Mitre estis elektita prezidanto de la Nacio pere de balotado organizita de la novaj registaroj; la federaloj ne rajtis partopreni. Ĉe Mitre la bonaeranoj okupis ministeriojn kaj grandan parton de la sidlokoj en la parlamento. La ĉfurbo, kiu estis estinta Paranao, estis translokigita al Bonaero. Sed la nacia registaro devis akcepti resti kiel gasto de la bonaera registaro. Tio permesis al la bonaeranoj defendi efike siajn interesojn. Dum la venontaj jaroj, Argentino pluhavis organizon laŭnome federan, sed la reala hegemonio de Bonaero restis senmova.

Notoj redakti

  1. Nicasio Oroño (2004). Obra Completa. Tomo II. Santa Fe: Universidad Nacional del Litoral, pp. 1094. ISBN 978-9-87508-328-8.
  2. Bartolomé Mitre & Jorge Adolfo Mitre (1911). Archivo del general Mitre. Tomo VIII. Buenos Aires: Biblioteca de "La Nación", pp. 207
  3. «Los Naranjos, la estancia donde vive el pasado» Arkivigite je 2012-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo de Osvaldo Aguirre en la ĵurnalo La Capital (de Rosario), de 9a de septembro de 2011.
  4. James Louis Garvin, Franklin Henry Hooper & Warren E. Cox (1929). The Encyclopedia britannica. Tomo II. Londres: The Encyclopedia britannica company, pp. 329.
  5. Miguel Ángel de Marco (aŭgusto de 2011) "A ciento cincuenta años de la batalla de Pavón" Arkivigite je 2013-12-13 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo en la Revista de la Bolsa de Comercio de Rosario, pp. 6. Konsultita la 24an de decembro de 2011.
  6. La registaro de Corrientes estis elpostenigita danke al apogo apenaŭ silenta de la bonaera registaro; sed tiu estis la ununura kazo.

Bibliografio redakti

  • Abad de Santillán, Diego: Historia argentina. Tomo III. Buenos Aires: Tip. Editora Argentina, 1965.
  • Bioy Casares, Adolfo kaj Jorge Luis Borges: Poesia gauchesca: Fausto y poesias. Aniceto el gallo (tomo II). Buenos Aires: Fondo de Cultura Económica, 1955.
  • Díaz, Antonio: Historia politica y militar de las repúblicas del Plata desde el año de 1828 hasta el de 1866 (volumen 10). Buenos Aires: Impr. de El Siglo, 1878.
  • Luna, Félix, y otros: Grandes protagonistas de la Historia argentina. Buenos Aires: Planeta, 1999.
  • Marley, David: Wars of the Americas: a chronology of armed conflict in the western hemisphere, 1492 to the present. (tomo I). Santa Bárbara: ABC-CLIO, 2008. ISBN 978-1-59884-101-5.
  • Mitre, Bartolomé kaj Jorge Adolfo Mitre: Archivo del general Mitre. Volúmenes 8-9. Biblioteca de La Nación, 1911.
  • Pelliza, Mariano A.: Historia argentina. Tomo V. Editado por F. Lajouane, 1897.
  • Pérez Amuchástegui, A. J. y otros: Crónica argentina. Buenos Aires: Códex, 1972.
  • Rock, David: La construcción del estado y los movimientos políticos en la Argentina, 1860-1916. Buenos Aires: Prometeo Libros, 2006. ISBN 987-574-098-5.
  • Rosa, José María: Historia argentina. El cisma (tomo VI). Buenos Aires: J. C. Granda, 1965.
  • Ruiz Moreno, Isidoro J.: El misterio de Pavón. Buenos Aires: Claridad, 2005. ISBN 950-620-172-2.
  • Sáenz Quesada, María: La Argentina: historia del país y de su gente. Buenos Aires: Sudamericana, 2001.