Batalo de Sekigahara

batalo en Japanio

La Batalo de Sekigahara (Shinjitai: 関ヶ原の戦い; Kyūjitai: 關ヶ原の戰ひ; Sekigahara no Tatakai), konata kiel Estontecdecida batalo (天下分け目の戦い, Tenka Wakeme no Tatakai) estis decida batalo, kiu okazis la 21-an de oktobro 1600. Ĝi ebligis la starigon de la bakufu de Tokugawa Ieyasu. Kvankam necesis tri aliaj jaroj al Tokugawa por firmigi sian potencon super la Toyotomi-klanon, la batalo de Sekigahara estis vaste opiniata la neoficiala komenco de la ŝoguna reĝimo de Tokugawa, la lasta ŝoguna reĝimo, kiu kontrolis Japanion.

Batalo de Sekigahara
Konflikto: Milito dum la Sengoku-epoko
ekrano el la Edo-epoko ilustranta la batalon
batalo
Daŭro: 21-an de oktobro 1600
Loko: Sekigahara, en la nuna prefektujo Gifu, Japanio
Rezulto: venko de Tokugawa Ieyasu, komenco de la ŝoguna reĝimo de Tokugawa
Flankoj
Trupoj fidelaj al Toyotomi Hideyoshi, multaj el la okcidentaj regionoj Trupoj de Tokugawa Ieyasu, klanoj el la orienta Japanio
Komandantoj
Ishida Mitsunari, Mori Terumoto, aliaj Tokugawa Ieyasu, aliaj
Forto
81.890 viroj 88.888 viroj
Perdoj
almenaŭ 40.000
Otani Yoshitsugu
Shimazu Toyohisa
nekonataj
vdr

En 1600 okazis ankaŭ la Sieĝo de Tanabe.

Monumento pri la batalo de Sekigahara

Bibliografio redakti

  • Anthony J. Bryant, Sekigahara 1600: The Final Struggle for Power, Praeger Publishers;(September, 2005)

Eksteraj ligiloj redakti