La duobla batalo de Toro okazis ĉe Toro, provinco Zamoro, Hispanio la 1-an de marto 1476, inter la trupoj de la Katolikaj Gereĝoj unuflanke kaj tiuj de Alfonso la 5-a de Portugalio aliflanke, ene de la Milito de Kastilia Sukcedo. La unua parto de la batalo finiĝis per la venko de Fernando la Katolika, la dua per la venko de la hereda princo Johano de Portugalio. La krizo okazigita de la morto de la reĝo Henriko la 4-a (Kastilio) instigis la kreadon de koalicio, gvidita de Alfonso la 5-a de Portugalio kaj apogata de Ludoviko la 11-a (Francio), kiu invadis Kastilion ekde Portugalio helpe al Johanino la Beltranida.

Batalo de Toro

Post la batalo, la portugalaj fortoj rifuĝintaj en Toro estis sieĝitaj de la kastilia-aragonaj trupoj, devigante ilin kapitulaci ses monatojn poste (19-an de septembro). Post la retiriĝo de la armeo, la flanko de Johanino de Trastamaro tuj perdis fortojn kaj la milito finiĝis.