Batalo je Břest
Batalo je Břest estis lasta kunpuŝiĝo de la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso, ekzila unuo de la Ĉeĥoslovaka armeo oficiale malfondita kiam Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti pro okupado en la dua mondmilito. Ĝi okazis la 7-an de majo 1945 ĉe Břest (norde de Kroměříž).
Batalo je Břest | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua mondmilito | |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Ĉeĥoslovakio | Tria regno | ||||||
Komandantoj | |||||||
Karel Klapálek | |||||||
Forto | |||||||
300 viroj | 600 viroj 3 tankoj aŭ memmovigaj kanonoj | ||||||
Perdoj | |||||||
31–34 mortigitoj ĉirkaŭ 100 vunditoj |
preskaŭ 90 falintoj 1 memmoviga kanono | ||||||
Antaŭ la batalo redakti
Laŭ ordono de la komandanto de la 18-a armeo, generalo Anton Josifoviĉ Gastiloviĉ, al kiu la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso estis subigita, devis la fortoj de la korpuso la 7-an de majo eksturmi en direkto Hulín – Břest – Přerov, kaj per tio fortranĉi la germanajn taĉmentojn, kiuj ĝis nun troviĝis oriente de Přerov. Tiuj poste ne povus antaŭeniri okcidenten eĉ ne iri al Olomouc, kie oni ĝis nun batalis. La unua kunpuŝiĝo okazis ĉe Rymice kaj Količín la 6-an de majo, la dua en Břest la sekvantan tagon.
La unua eksturmis la 4-a bataliono, sed ĝi ne kapablis tute forpuŝi la germanojn el Břest. Almenaŭ ĝi kapablis enkojnigi en iliajn poziciojn, kion la aliaj taĉmentoj ne kapablis. Plimulto de la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj fine devis deŝiriĝi en la elirpoziciojn. Restis nur la 4-a kaj la 2-a batalionoj.
Posttagmeze la germanoj komencis kontraŭsturmon, sed ili estis repuŝitaj. Nokte el la 7-a je la 8-a majo la germanoj deŝiriĝis el Břest, sed tiuutempe jam la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj transŝoviĝis plu okcidenten, kie ili devis subteni atakon de la rumana armeo al Prostějov.
Eksteraj ligiloj redakti
- Bitva o Břest en Fronta.cz