Baterno
Baterno estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
Baterno | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06659 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 243 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 57′ N, 4° 55′ U (mapo)38.956666666667-4.9113888888889Koordinatoj: 38° 57′ N, 4° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 561 m [+] | ||
Areo | 62 km² (6 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baterno [+] | |||
La censita populacio en 2007 estis de 355 loĝantoj.
Situo redakti
Baterno estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 561 m; je 205 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 62,1 km².
Ĝi situaa sur ebenaĵo, sed ĉe la Monteto Morro, borde mem de la provinco de Ciudad Real. Morfologie ĝi estas tre longa domaro laŭ la akso de la malnova vojo al Almadén, kun novaj konstraŭjoj nur en la pintoj. La pejzaĝo estas montara.
Historio redakti
Ekde la fondo en la 16a jarcento ĝi apartenis al Capilla ĝis la 18a jarcento. La populacio ĉiam estis influita de la malproksimeco de la vilaĝo al centroj de populacio kaj sekva aparteco. Ekzemple dum la 18a jarcento ne estis instruisto nek io ajn simila.
Monumentoj redakti
En el urba kerno troviĝas la preĝejo de Sankta Andreo, eta konstruaĵo de 1557, tute blankaj kaj ĵus rekonstruita.
Sur monteto de la ĉirkaŭaĵo troviĝas la ermitejo de Nuestra Señora de la Soledad del Fuego. La fondo, laŭ legendo, rilatas al incendio kiu okazis en 1672 en Madrido, kie bruliĝis panbakejo kaj viro savis sian vivon post preĝi al tiu virgulino. La remitejo estis konstruita en la venonta jarcento.
Gastronomio redakti
Elstara la tradiciaj paneroj, ajoblanco, speco de gazpaĉo sen tomato kaj blanka, kaj la propra gazpaĉo. Krome la hejmaj dolĉaĵoj.
Festoj redakti
Inter la plej elstaraj festoj estas la jenaj:
- Tago de la Pino (Sankta Sabato)
- Festoj de la Virgulino de la Fajro (20a de aŭgusto)
- Festoj de Sankta Andreo (30a de novembro)
Eksteraj ligiloj redakti
- Municipo de Baterno Arkivigite je 2007-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Forumo