Bavaria (nederlanda biero)

Bavaria estas nederlanda biermarko de la samnoma bierfarejo kaj limonadoliveranto en Lieshout Nord-Brabanto.

Bavaria
Royal Swinkels Family Brewers Holding N.V.
bierfarejo vd
Dum 1680 - nekonata/nuntempe
Jura formo naamloze vennootschap
Sidejo Lieshout
Lando Nederlando
Agokampo biero
Partoprenanta Bavaria vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Parto de la bierfarejo Bavaria
Akceptejo kaj trinkejo de bierfarejo Bavaria
Botelo da Bavaria biero

Laurentius Moorees fondis la bierfarejon en 1719 kiu konatiĝis kiel de Kerkdijk, laŭ la strato kie ĝi situis. Ekde 1764 la bierfarejo estas posedata de la familio Swinkels, kiu devenas de bofilo de Moorees. En 1925 la tri fratoj Frans, Piet kaj Jan Swinkels fondis la firmaon Gebroeders Swinkels (Fratoj Swinkels). Por la bierfarejo ili elektis la nomon Bavaria (latine por Bavario), referenco al 'Bavaria biero', kiel oni tiam ofte nomis subfermentantan bieron.

Ekde 1937 Bavaria disponas pri propra maltejo, kiu ankaŭ liveras al aliuloj. Ekde 1955 Bavaria vendas limonadon kun la nomo 3-Es, referenco al la tri fratoj kiuj tiam formis la direktoraron. Ekde 1970 Bavaria liveras senalkololan bieron kiu antaŭ ĉio multe vendiĝas en islamaj landoj.

Eksteraj ligiloj redakti