Bay City (Miĉigano)

urbo en Miĉigano, Usono

Bay City (signife Golfurbo) estas urbo en la Kantono Bay County en la usona subŝtato Miĉigano. Ĝi estas ĉe la bazo de la Golfo Saginaw en la Lago Hurono. En la popolnombrado de 2010, estis 34 932 loĝantoj, kaj ĝi estas la ĉefa urbo de la Metropola statistika regiono Bay City, kiu siavice estas inkludita en la Kombinita statistika regiono Saginaw-Midland-Bay City. La urbo, kun la najbaraj Midland kaj Saginaw, formas la metropolan regionon Greater Tri-Cities de Centra Miĉigano, kiu estis ĵuse renomita Great Lakes Bay Region.

Bay City
urbo de Usono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 661  (2020) [+]
Loĝdenso 1 125 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 36′ N, 83° 53′ U (mapo)43.59505-83.888639Koordinatoj: 43° 36′ N, 83° 53′ U (mapo) [+]
Alto 178 m [+]
Areo 29,022214 km² ( 290 2.2 214 ha) [+]
Horzono UTC-07:00 [+]
Bay City (Usono)
Bay City (Usono)
DEC
Bay City
Bay City
Situo de Bay City

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bay City, Michigan [+]
vdr

La urbo estas geografie dividata de la rivero Saginaw, kaj veturi inter la orienta kaj okcidenta flankoj de la urbo estas eble tra kvar modernaj baskul-tipaj moveblaj pontoj: nomo Liberty Bridge, Veterans Memorial Bridge, Independence Bridge, kaj Lafayette Avenue Bridge, kiuj permesas grandajn ŝipojn veturi facile laŭ la rivero. La urbo disponas de la flughavenoj MBS International Airport, en najbara Freeland, kaj James Clements Municipal Airport.

Famaj lokanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti