Baza paro

unuo, konsistanta el du bazoj de nuklea acido
Ĉi tiu artikolo temas pri la kvin bazoj A, T, G, C, U aperantaj en DNA kaj RNA. Por ĝenerala priskribo de la termino "bazo" en kemio rigardu la paĝon Bazo (kemio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bazo.

Oni nomas baza parobazoparo en la molekula biologio ĉiun el la la nukleotidaj paroj, kiujn interligas hidrogenaj ligoj en la komplementaj DNA- aŭ RNA-fadenoj. Ĉar la DNA havas duoblan fadenon, la nombro de la bazoparoj egalas al la nukleotida nombro de la unu aŭ la alia fadeno.

Adenin-timina baza paro, kun du hidrogen-ligoj.
Guanin-citozina baza paro, kun tri hidrogen-ligoj.

En la DNA, adenino (A) pariĝas kun timino (T), kaj guanino (G) kun citozino (C); dum en la RNA ĉe la adenino troveblas uracilo (U), kiu anstataŭas la timinon. Tio ĉi okazas pro du ĉefaj kialoj:

  • la distanco de ligo inter la karbonoj 1' (el la kvin karbonaj atomoj) de adenino kaj timino (aŭ uracilo, se temas pri RNA) similas al distanco de ligo inter la karbonoj 1' de guanino kaj citozino (ambaŭokaze de 1.08 nm). Aliaj kombinoj kreus malsamajn distancojn en la monomeroj de la DNA-fadeno, tiel ke la duobla fadeno ne estus sufiĉe stabila (ekzemple, adenino kun adenino havus tro grandan distancon en tiu parto de la DNA-fadeno).
  • aliaj kombinoj ne ebligus stabilajn hidrogen-ligoj. Ekzemple, timino kun citozino havus similan distancon ol timino kun adenino, sed pro la strukturo de ambaŭ molekuloj, stabila hidrogen-ligo ne eblus.