Bazilo Besariono

Bazilo Besariono estis bizanca ekleziulo de la 15-a jarcento.

Bazilo Besariono
Episkopo de la katolika Eklezio
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1403 (1403-01-02)
en Trabzon
Morto 18-an de novembro 1472 (1472-11-18) (69-jaraĝa)
en Raveno
Tombo Baziliko de la Sanktaj Dek Du Apostoloj vd
Religio katolika eklezioortodoksismo vd
Lingvoj latinaantikva grekaitala vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo diplomato • katolika sacerdoto • filozofo • teologo • humanisto • politikistooratorotradukisto • filologo • metropolito vd
Laborkampo politikoEklezioteologioretoriko • translating activity • filologioOrienta Kristanismodiplomatioklasika filologio vd
Aktiva en Bizanca imperio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Epistolae et orationes, 1471

Naskiĝo kaj studoj redakti

Bazilo Besariono (greke Βησσαρίων) aŭ (foje) Johano Besariono, naskiĝis en multnombra kaj malrìĉa familio en Trabzon, tiam ĉefurbo de la eta imperio de Trabzon, regata de la Mega Komneno, ĉirkaŭ 1408.

Lia supozita Komnena origino – asertata ĉe fontoj pli malfruaj sed ignorita de ĉiuj liaj samtempuloj kiuj, male, lin volas naskiĝinta en modesta familio – estas malfacile kontrolebla; laŭjarcente lia bapta nomo estis opiniata Johano, sed pli ĵusaj studoj pruvis ke ĝi estis Bazilo. Junaĝe (1416/17) kaj post la elementaj studoj plenumitaj en Trabzon, li translokiĝis al Konstantinopolo, kie li daŭrigis siajn studojn kaj fariĝis Bazila monaĥo, ricevante la nomon “Besariono” aludanta al Sankta Besariono de la 4-a jarcento.

Eklezia kaj politika kariero redakti

En 1423 Besariono iris al Egiptio. La sinsekva grava etapo koncernas la jarojn pasintajn ĉe Georgo Gemisto Pletono en Mistro, najbare de la antikva Sparto en la despotato de Moreo, kie li estis enkondukita en la novplatonan filozofion (1430/2-1436). "Kartogardisto" kaj sukcesa diplomatikisto inter la bizancaj kortegoj, baldaŭ li akiris la estimon de la imperiestro Johano la 8-a Paleologo.

Dum la Koncilio de Ferrara kaj Florenco redakti

En 1437 Besariono estis nomumita titola ĉefepiskopo de Niceo kaj en 1438 gastiĝis en Italio, antaŭe en Ferrara, poste en Florenco, por pridiskuti kune kun la multenombra bizanca delegitaro kaj la imperiestro mem, la unuiĝon de la du Eklezioj, esperante ricevi okcidentan helpon kontraŭ la Otomanaj turkoj kiuj fariĝis ĉiam pli minacaj kontraŭ Konstantinopolo.

Dum antaŭ la Koncilio de Ferrara kaj Florenco Besasriono partianiĝis en la bizanca grupo de la kontraŭuloj de la unuiĝo de la du Eklezioj, dum la Koncilio li ekapogis la reunuiĝon. Sur bazoj filologiaj kaj teologiaj, Besariono pruvis ke la diskutita teksto de Bazilo la Granda (reliefa epigono de la Ortodoksa Eklezio) subtenas la samajn poziciojn de la Katolika Eklezio, dum la tekstaj kopioj senaj je tiu batalita pasaĵo estis ĉiuj tre ĵusaj. La dogmaj problemoj dividantaj la du Ekleziojn estis tiu de la Filioque, koncernanta la rilatojn ene de la Sanktega Triunuo inter la Filo, la Patro kaj la Sankta Spirito.[1] Sed la kialoj dividantaj estis pli profundaj. La kialoj ekleziaj kaj politikaj-historiaj estis tiom kompleksaj kaj implikitaj ke ili ŝajnis pli malsupereblaj ol tiuj dogmaj.
Tiu kontraŭlatineco de la bizanculoj radikiĝis en motivita reago kontraŭ la invado de la bizanca imperio flanke de la krucmilitistoj de la 4-a krucmilito (1204), kiuj prirabis Konstantinopolon kaj detruis la imperion kaj la potencoj “konkerantaj” interdividis ĝiajn teritoriojn.
La 6-an de julio 1439, tamen, kaj per la eksplicita volo de la imperiestro celanta atingi ĉiukoste kompromison, oni legis antaŭ la papo Eŭgeno la 4-a kaj la imperiestro mem, la dekreton de la reunuiĝon de la du Eklezioj: latinlingve, la kardinalo Juliano Cesarini, greklingve Besariono.

La malfacila reveno al Konstantinopolo redakti

Postnemulte la negocanta komisiono, ĉefregata de Besariono, revenis al Konstantinopolo. Tuj li kaj la apogantoj de la reunuiĝon trovis malamikan etoson inter la popolo kaj la klerikularo, aparte inter la monaĥaro, dum ero de la subskribintoj de la dekreto ĝin malkonfese ekforlasis.
Pro tiu etoso kaj ankaŭ pro sia leviĝo al la kardinala rango, komunikita al li dum lia loĝado en Konstantinopolo en la 18-a de decembro 1439. Besasiono [2] revenis al Italio (1440), de kie ne plu revizitis Konstantinopolon.

Funebra monumento por Besariono en la Baziliko de la Sanktaj Apostoloj en Romo.

Engaĝiĝo de kardinalo Besariono por la konservado de la klasika greka kulturo redakti

Post eta restado en Florenco, Besariono aliris la papan kortegon en Romo.
En 1449, li ŝanĝis sian kardinalan tirolon kun tiu de la Suburba sidejo de Sabina-Poggio Mirteto, konservante tamen la komandoran beneficon de la “Sanktaj dekdu Apostoloj”.

Post la falo de Konstantinopolo 1453, li sin dediĉis al la protekto de bizancaj kleruloj forfuĝintaj el la manoj de Otomanaj turkoj. La diversaj komandoraj beneficoj permesis al li savi la senkomparan bizancan kulturon: li kolektis nombrajn verkojn kiu alimaniere neniam atingus la Okcidenton, establante riĉan bibliotekon, aranĝitan sur du scriptoria (porskribaj centroj), kie laboris kaj laboregis dumvive. En 1448 li ĉion donacis al la urbo Venecio, kio konstituis la ekheredaĵo de la nacia Biblioteko Marciana. Interalie, li sukcesis savi la verkojn gastiĝintaj en la volumriĉega biblioteko de la Monaĥejo de Sankta Nikolao de Casole najbare de Otranto, kiu tujposte finiĝis detruita, rabe de Otomanoj dum la batalo de Otranto de 1480.

Diplomata misio en Francio kaj morto redakti

En 1472 kardinalo Besariono estis sendita de la papo Siksto la 4-a al Francio ĉe Ludovikon la 11-an por pledi en la afero de krucmilito celanta liberigi Konstantinopolon, spite de lia aĝo kaj de lia ekmalpliiĝanta sano. Dum la revenvojaĝo, pro la malkomfortoj, liaj sanaj kondiĉoj malboniĝis kaj lin mortigis en la domo de venecia amiko, Antonio Dandolo. [3] Liaj korpaj restaĵoj, transportita al Romo la 3-an de decembro de la sama jaro, estis sepultita en la Baziliko de la Sanktaj dekdu Apostoloj.

Konklavoj partoprenataj redakti

 
Besariono en la listo de la klarega homoj en la studoĉambreto de Federico da Montefeltro.

Bazilo Besariono partoprenis en la elekto de:

redakti

De Besariono restas fama verketo en kiu, baziĝante sur la origina greka teksta (eàn) kaj sur antikvaj grekaj kaj latinaj aŭtoroj, korektis la tekston de la versego 21, 22 de Johano el sic (tiel) al si (kondiĉa "se"), ĝin farante pli kunsona kun la kunteksto.[4]. Tio en epoko en kiu la Vulgata teksto estis taksata preskaŭ sankta, ekscitis bruon inter la samtempuloj, montrante proksimecon de siaj ideoj al tiuj de Lorenzo Valla – kiu li difinis treĝuste Latinorum Graecissimus, Graecorum Latinissimus (Grekega inter la latinoj kaj latinega inter la grekuloj) – de Poliziano kaj de aliaj ĉampionoj de la Renesanco.

La novplatonisma filozofo redakti

Lia plej grava filozofia verko, skribita origine greklingve, estis tradukita al la latina kaj titolita In calumniatorem Platonis (1457-1458) (Kontraŭ la kalumnianto de Platono). Temas pri eseo favora al kristana Platonismo kaj kontraŭa al la tezoj subtenataj de Georgo el Trabzon favora al la integra ricevo, en la kristana teologio, de la tezoj aristotelaj, kiel jam parte faris Tomaso de Akvino.

Notoj redakti

  1. Signifa, ĉirilate, la dumkoncilia debato inter Besariono kaj Luigi Pirano, Konciliano ĉar episkopo de Forlì.
  2. Papo Eŭgeno la 4-a lin nomumis asignante la “titolon de dekdu Sanktaj Apostoloj”.
  3. Kuris onidiro, laŭ kiu lia morto estis kaŭzita de venenado intrigita de la francaj kardinaloj liaj malamikoj. S.G. Mercati, Per la cronologia della vita e degli scritti di Niccolò Perotti , Roma 1925, rist. 1973
  4. Greke: λέγει αὐτῷ ὁ Ἰησοῦς· Ἐὰν αὐτὸν θέλω μένειν ἕως ἔρχομαι, τί πρὸς σέ; σύ μοι ἀκολούθει.
    Esperante: Jesuo diris al li: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min.
    Latine (Vulgato): dicit aŭtem Jesus: Sic eum volo manere donec veniam, quid ad te? Tu me sequere.
    Nova Vulgato: Si eŭm volo manere, quid ad te...

Bibliografio redakti

  • Geanakoplos, Deno John. Greek Scholars in Venice: Studies in the Dissemination of Greek Learning from Byzantium to the West, Harvard University Press, Cambridge (Mass.) 1962. (en)
  • Marino Zorzi, La libreria di San Marco, libri, lettori, società nella Venezia dei Dogi, Mondadori, Milano 1987, ISBN 88-04-30686-6, captt. II-IV
  • Bianca, Concetta. Da Bisanzio a Roma. Studi sul cardinale Bessarione, Roma nel Rinascimento, Roma 1999.
  • Giorgio Sfranze, Paleologo. Grandezza e caduta di Bisanzio, Sellerio, Palermo 2008, ISBN 88-389-2226-8
  • Ducas, Historia turco-bizantina 1341-1462, a cura di Michele Puglia, il Cerchio, Rimini 2008, ISBN 88-8474-164-5

Eksteraj ligiloj redakti