BeWelcome estas gastiga servo proponita de neprofitcela organizaĵo be volunteer.[1] Ĝi fondiĝis en Februaro 2007.[2] Nun la organizaĵo havas proksimume 80 000 membrojn ĉirkaŭ la mondo kiuj donas senkostan loĝadon kaj helpon dum vojaĝoj. Estas la unua servo kiu donas vere multlingvan servon, kun multlingvaj profiloj. Aparteni estas senkoste kaj la programaro estas liberkoda. Iom similas al esperantista Pasporta Servo kaj anglalingva CouchSurfing.

Estu Bonvena
Be Welcome
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 26-a de januaro 2007 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Vitré
Tipo neprofitcela organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

Referencoj redakti

  1. Vicky Baker, 2008. "The Guardian: Going local in Caracas, Venezuela"
  2. History of BeVolunteer. Arkivita el la originalo je 2008-12-02. Alirita 2008-08-12.

Eksteraj ligiloj redakti