Be (cirila alfabeto)

cirila konsonanta litero; respondas al la Esperanta litero B

Be ( Б б б, kursive: Б б б) estas la dua litero de plejmulto de cirilaj alfabetoj.[1][2] En diversaj lingvoj Б ordinare signifas la voĉan bilabialan plozivon [b], tamen povas esti variantoj. En la serba lingvo Б ĉiam signifas la sonon [b]. En la lingvoj rusa kaj bulgara se Б estas la lasta litero en vorto aŭ staras tuj antaŭ senvoĉa konsonanto do ĝi mem senvoĉiĝas kaj signifas la senvoĉan bilabialan plozivon [p]. Se Б troviĝas antaŭ palataliga vokalo do ĝi signifas palataligitan [bʲ]. En la maria lingvo Б povas signifi aŭ la sono [b], aŭ la voĉan bilabialan frikativon [β].

Be
Cirila alfabeto
Slavaj literoj
А Б В Г Ґ Д Ђ
Ѓ Е Ѐ Ё Є Ж З
Ѕ И Ѝ І Ї Й Ј
К Л Љ М Н Њ О
П Р С Т Ћ Ќ У
Ў Ф Х Ц Ч Џ Ш
Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
Neslavaj literoj
Ӑ Ӓ Ә Ӛ Ӕ Ғ Ҕ
Ӻ Ӷ Ԁ Ԃ Ӗ Ӂ Җ
Ӝ Ԅ Ҙ Ӟ Ԑ Ӡ Ԇ
Ӣ Ҋ Ӥ Қ Ӄ Ҡ Ҟ
Ҝ Ԟ Ԛ Ӆ Ԓ Ԡ Ԉ
Ԕ Ӎ Ӊ Ң Ӈ Ҥ Ԣ
Ԋ Ӧ Ө Ӫ Ҩ Ԥ Ҧ
Ҏ Ԗ Ҫ Ԍ Ҭ Ԏ Ӯ
Ӱ Ӳ Ү Ұ Ҳ Ӽ Ӿ
Һ Ԧ Ҵ Ҷ Ӵ Ӌ Ҹ
Ҽ Ҿ Ӹ Ҍ Ӭ Ԝ Ӏ
Arĥaikaj literoj
Ҁ Ѻ Ѹ Ѡ Ѿ Ѣ
Ѥ Ѧ Ѫ Ѩ Ѭ
Ѯ Ѱ Ѳ Ѵ Ѷ
     Ԫ      
            Ԙ
Listo de cirilaj literoj
vdr
La litero Б en la aboco fare de Jelizawieta Böhm

En la esperanta alfabeto al la cirila litero Б respektivas la litero B.

En la unuaj, nun ne plu uzataj, alfabetoj por la lingvoj kosa kaj zulua estis majuskla formo de la litero ɓ, kiu tre similis al la majuskla formo de Б.[3]

Historio redakti

La cirila litero Б devenas de la greka litero beto (Β β). En Slavono ĝia nomo estas бѹкы (buki), kio signifas "litero". En kirilico la litero Б aspektas kiel   kaj inter la cirilaj ciferoj havas neniun valoron, en glagolico al ĝi respektivas la litero  , kiu ja havas la valoron 2.[4]

Variantoj redakti

La kutiman por la lingvoj serba kaj makedona minusklan varianton б (similan al la greka litero delto) oni apenaŭ renkontas en aliaj lingvoj. Malsamas ankaŭ la manskribaj majuskloj: en la rusa oni ordinare skribas  , en la serba —  .

Kodoj redakti

Signo Б б
Unikoda nomo CYRILLIC CAPITAL LETTER BE CYRILLIC SMALL LETTER BE
Enkodigo dekume deksesume dekume deksesume
Unikodo 1041 U+0411 1073 U+0431
UTF-8 208 145 D0 91 208 177 D0 B1
HTML Б Б б б
Nomita referenco en HTML Б б
KOI8-R kaj KOI8-U 226 E2 194 C2
CP855 163 A3 162 A2
Windows-1251 193 C1 225 E1
ISO 8859-5 177 B1 209 D1
MacCyrillic 129 81 225 E1


Referencoj redakti

 
Be (cirila)

Rusa prononco de la nomo de la cirila 'Б'

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
  1. Slavaj alfabetoj (Cirilaj) en la paĝaro “TITUS — Thesaurus Indogermanischer Text- und Sprachmaterialien”. Alirita 2019-12-13.
  2. Neslavaj alfabetoj (Cirilaj) en la paĝaro “TITUS — Thesaurus Indogermanischer Text- und Sprachmaterialien”. Alirita 2019-12-13.
  3. Knappen, Jörg (junio 1993). “Fonts for Africa: The fc Fonts”, TUGboat (en) (PDF) 14 (2), p. 104–106. Alirita 2019-12-13.. 
  4. La artikolo Б en la Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron.