Beaumaris estas la antaŭa ĉefurbo de la insulo Môn, apud la nordokcidenta marbordo de Kimrio. Ĝi situas apud Markolo Menai. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 2 040 loĝantojn.

Beaumaris
urbeto
Administrado
Poŝtkodo LL58
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 938  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 53° 16′ N, 4° 6′ U (mapo)53.263-4.094Koordinatoj: 53° 16′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Beaumaris (Kimrio)
Beaumaris (Kimrio)
DEC
Beaumaris
Beaumaris
Situo de Beaumaris
Beaumaris (Britio)
Beaumaris (Britio)
DEC
Beaumaris
Beaumaris
Situo de Beaumaris

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beaumaris [+]
vdr
Kastelo Beaumaris

La urbo fondiĝis dum la vikinga epoko, proksime al longe loĝata vilaĝo nomata Llanfaes. Tamen ĝi malgravis ĝis 1295, kiam Eduardo la 1-a (Anglio), post kiam li konkeris nordan Kimrion, ordonis la konstruon de Kastelo Beaumaris kaj devige translokigis la loĝantojn de Llanfaes al okcidenta Môn.

Plurajn jarcentojn Beaumaris estis grava haveno, kaj centro por ŝipkonstruado. Tuj ekster la urbo situis pendumilo. Post la konstruo de malliberejo en 1829, estis tie kie du homoj pendumiĝis, en 1830 kaj 1862. La lasta pendumita viro, Richard Rowlands, mortkondamniĝis pro la murdo de sia bopatro sed ĉiam asertis ke li ne kulpas: laŭdire, kiam li alproksimiĝis al la pendumilo, li malbenis la preĝejan horloĝon, dirante ke, se li ja malkulpas, la kvar flankoj de la horloĝo neniam montros la saman horon - tio kio portempe fakte okazis. La malliberejo fifamis pro torturaj rimedoj puni malpacajn krimulojn, kiel tortur-krado kaj vipado. Ĝi nun viziteblas kiel muzeo.

Inter aliaj vizitindaĵoj estas 14-jarcenta preĝejo.