Beaumont (Teksaso)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Beaumont

Beaumont - france, prononco [bo:MO:n], "bela monto", angle prononcata [boŭ:MONT] - estas grandurbo kaj diocezo en Usono, en subŝtato Teksaso, en kantono Jefferson, kie ĝi estas ĉefurbo de la kantono.

Beaumont
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115 282  (2020) [+]
Loĝdenso 523 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 5′ N, 94° 8′ U (mapo)30.08-94.126666666667Koordinatoj: 30° 5′ N, 94° 8′ U (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 220,303448 km² (2 203 0.3 448 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Beaumont (Teksaso)
Beaumont (Teksaso)
DEC
Beaumont
Beaumont
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Beaumont

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beaumont, Texas [+]
vdr
Situo de Beaumont en Teksaso (dekstre) kaj en la kantono (maldekstre)

Geografio redakti

 
Haveno kaj rafinejo de Beaumont

Beaumont situas sur la marborda ebenaĵo laŭ navigebla rivero en la suda landparto de Usono, en la sudorienta parto de Teksaso. La urbego estas 48 km de la maro.

Historio redakti

En 1824 oni fondis bienon laŭ la riverbordo. Baldaŭe malgranda komunumo kreskis ĉirkaŭ la bieno, kiu estis nomita Tevis Bluff. En 1835 oni komencis plani urbon. Tiu urbo estis nomita jam Beaumont, laŭ Jefferson Beaumont, kiu estis parenco de la urbofondinto. Beaumont iĝis urbo la 16-an de decembro 1838. En la 1880-aj jaroj la urbeto iĝis grava centro por ligno- kaj rizoprilaboroj.

La 10-an de Januaro 1901 nafto malkovriĝis ĉe Spindletop apud la urbo. Spindletop fariĝis la unua maĵora naftokampo. Pro tio fondiĝis multaj petrolaj firmaoj, kaj rafinado de nafto fariĝis la ĉefa industrio en la regiono. La grandurbo iĝis grava centro por ŝipkonstruado dum 2-a mondmilito.

Klimato redakti

 
Nuna biblioteko, iama baptista preĝejo en Beaumont
 
katolika preĝejo en Beaumont

Beaumont situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 15-26 °C. La varmo kulminas en junio kaj aŭgusto (registrita rekordo: 42 °C), la malvarmo kulminas en januaro kun frostoj. Jare pluvas po 1533 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en junio, plej malofte en aprilo. Grandaj ŝtormoj ofte trafas la urbegon, ekzemple Galveston en 1900, Rita en 2005, Ike en 2008.

Trafiko redakti

La Regiona Flughaveno de Sudorienta Teksaso en Nederland, Teksaso servas Beaumont kaj Port Arthur, Teksaso. El Beaumont ĉefvojoj kaj fervojaj linioj kuras al Baton Rouge kaj Houston. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Eduko redakti

Lamar Universitato - Beaumont situas en la urbo.

Vidindaĵoj redakti

  • Art Museum dediĉis en memoro pri pioniro, malriĉa juda enmigrinto Hyman Asher Perlstein
  • Zaharias muzeo dediĉita al vivo de Beaumont
  • Clifton Steamboat Muzeo
  • Universitata Arta Muzeo prezentas eŭropan kaj amerikan artojn
  • Muzeo pri Thomas Alva Edison
  • Fajrobrigada Muzeo de Teksaso
  • teatro Jefferson de 1927
  • teatro Julie Rogers
  • historia mara muzeo de Red Lobster
  • baptista preĝejo en 1903, nun biblioteko
  • botanika ĝardeno
  • hotelo Edson en 1928
  • juĝejo

Fontoj redakti

 
Larĝa panoramo en Beaumont