Bechyně

urbo en Ĉeĥio

Bechyně ([ˈbɛxɪɲɛ ]) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 20 km okcidente de la urbo Tábor, sur la rivero Lužnice. Ĝi famas precipe pro sia banloko, kastelo kaj ceramika tradicio. La bone konservita historia urbocentro estas unu el plej valoraj protektataj monumentzonoj en tuta Bohemio. Vivas ĉi tie 4 882 loĝantoj (2023).

Bechyně
germane Bechin
urbo
Vido al Bechyně
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bechyně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Tábor
Administra municipo Bechyně
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Memorindaĵo Bechyně kastelo
Ponto Ponto en Bechyně
Riveroj Lužnice, Smutná
Situo Bechyně
 - alteco 406 m s. m.
 - koordinatoj 49° 17′ 43″ N 14° 28′ 07″ O / 49.29528 °N, 14.46861 °O / 49.29528; 14.46861 (mapo)
Areo 21,20 km² (2 120 ha)
Loĝantaro 4 882 (2023)
Denseco 230,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 391 65
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0317
NUTS 5 CZ0317 552054
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bechyně
Retpaĝo: www.mestobechyne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrášťany, Týn nad Vltavou, Dražíč, Hodonice (distrikto Tábor), Sudoměřice u Bechyně, Černýšovice, Haškovcova Lhota, Dobronice u Bechyně kaj Radětice (distrikto Tábor).

Historio redakti

En kroniko de Kosmas oni trovas menciojn pri la regiono de Bechyně, kiu ampleksis grandan teritorion ekzistantan ĝis la jaro 1751. Reĝo Přemysl Otakar la 2-a tie fondis en la jaro 1268 burgon, kies antaŭburgejo estis avancigita en la jaro 1323 je urbo kaj poste remparita. En la jaro 1422 parto de la urbo estis ruinigita eĉ kun la remparoj, renovigo kaj evoluo okazis en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj, precipe en la tempo, kiam tie havis sidlokon Petr Vok z Rožmberka. Ekde la 15-a jarcento la urbo famiĝis pro potfarado, en la 18-a jarcento en ĝi estiĝis banloko (fontoj konataj ekde la 16-a jarcento). Konstruaĵo de banloko de Libuše (19041907) estas destinita precipe por kuracado de movorganoj kaj por kuracado de metabolismaj perturboj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 994
18802 816
18902 709
19002 714
19102 754
19212 725
JaroLoĝantoj
19302 742
19502 746
19614 818
19705 067
19805 689
19916 151
JaroLoĝantoj
20015 931
20115 278
20145 226
20165 154
20175 129
20185 125
JaroLoĝantoj
20195 097
20205 016
20214 870
20224 876
20234 882

Vidindaĵoj redakti

  • kastela arealo - publike alirebla renesanca kastelo Bechyně, ceramika ekspozicio en eksa bierejo, Muzeo de Vladimír Preclík en eksa grenejo, parko kun bestoĝardeno
  • monaĥeja preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria el 1491 (kun altvalora keleta volbo)
  • ĉefplaco kun historiaj domoj kaj gotika, baroke rekonstruita preĝejo de Sankta Mateo
  • tombeja ekspreĝejo de Sankta Mikaelo, servanta kiel ekspoziciejo kaj koncertejo
  • juda sinagogo kun Muzeo pri ekoturismo kaj eksa juda tombejo kun tomboŝtonoj el 17-a jarcento
  • torfbanloko
  • bonfama ceramika mezlernejo el 1884
  • Fajroestingista muzeo
  • ensomera sezono okazadas nostalgiaj veturadoj per historia trajneto sur linio Tábor-Bechyně

(konstruita en 1903 de František Křižík kiel unu el unuaj plene elektrigitaj fervojoj en Aŭstrio-Hungario)

  • 50m alta unuarka betona ponto el 1928 nomata "Bechyňská duha" (La ĉielarko de Bechyně), teknika memorindaĵo

Vidu ankaŭ redakti