Begeĉ, serbe Бегеч, slave Begeč, hungare Begecs [begeĉ] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Novi Sad.

Begeĉ troviĝas en (verda) Municipo Beĉej en Serbio
Strato en Begeĉ
Serba preĝejo de Begeĉ

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Begeĉ situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Novi Sad-Baĉka Palanka.

Historio redakti

En la 3-a jarcento sarmatoj vivis tie kaj la romianoj havis komunumon Onagrinum. La unua skriba mencio devenis el 1543. Fine de la turka regado en 1699 oni trovis tie nur malgrandan kolonion, sed en 1703 jam ĝi iĝis vilaĝo. En 1900 laŭ la popolnombrado vivis en Begecs 2244 homoj en 410 domoj (2012 serboj, 168 slovakoj, 35 germanoj, 12 hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Újvidék, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis la vilaĝon. En 2002 loĝis en Begeĉ 3335 homoj, (2378 serboj (71 %), 439 slovakoj, 76 ciganoj, 68 jugoslavianoj, 61 hungaroj, 44 kroatoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
emblemo de la vilaĝo Begeĉ
 
Haveno de Begeĉ