Beinwil ĉe la lago

komunumo de Svislando

Beinwil ĉe la lago (germane Beinwil am See) estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2756 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Beinwil ĉe la lago
Beinwil am See
Blazono de Beinwil
Blazono de Beinwil
Blazono de Beinwil ĉe la lago
Preĝejo de Beinwil ĉe la lago
Preĝejo de Beinwil ĉe la lago
Preĝejo de Beinwil ĉe la lago
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 16′ 5″ N 8° 12′ 10″ O / 47.26806 °N, 8.20278 °O / 47.26806; 8.20278 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 5″ N 8° 12′ 10″ O / 47.26806 °N, 8.20278 °O / 47.26806; 8.20278 (mapo)
Areo 5,78 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 5712
Komunumkodo 4131
Mapo de Beinwil
Mapo de Beinwil
Situa mapo de Beinwil ĉe la lago
vdr

Geografio redakti

 
Lago de Hallwil, vidita de la restoracio Seetal en Beinwil ĉe la lago

Beinwil situas sur la orienta deklivo de la montoj Ischlag kaj Homberg super la okcidenta bordo de la Lago de Hallwil proksimume 70 metrojn pli alte ol la nivelo de la lagosurfaco. La komunumo portas por distingiĝi de la komunumoj Beinwil (Freiamt) kaj Beinwil (Soloturno) en la nomo la aldonon Beinwil ĉe la lago.

Najbaraj komunumoj redakti

 
Rigardo al la preĝejo

La komunumo Bein wil limas en nordo al Birrwil, en nordoriento al Meisterschwanden, en oriento al Fahrwangen, en sudoriento al Aesch kaj Hitzkirch (ambaŭ en Kantono Lŭerno), en sudo al Beromünster (Kantono Lŭerno), en sudokcidento al Menziken, kaj en okdicento al Reinach.

Trafiko redakti

Beinwil ĉe la lago situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la tiel nomita Seetal-Fervojo. De Beinwil ekzistis en la 20-a jarcento flanka trajnlinio al Beromünster, kiu en la jaro 1991 estis fermita por la persontransporto kaj en 1999 ankaŭ por la vartransporto. La persontransporton de Beinwil al Beromünster nun funkciigas poŝtaŭtolinio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Beinwil datiĝas el la jaro 1036 kiel Beinwile.

En mezepoko la posedantoj de Beinwil ĉe la lago estis unue la Grafoj de Kiburgo kaj poste ties heredantoj la Habsburgo. Per konkero kaj vendo la regado kaj jurisdikcio pri Beinwil en la 15-a kaj 16-a jarcento transiris al la urbo Berno, kiu tie regis per siaj voktoj ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798, kiam per la helpo de la armeo de Napoleono la Argovio liberiĝis de la servuteco fare de la Svisa Ĵurkomunumo kaj Berno. La komunumo nun estis integrita al la nove fondita Kantono Argovio kaj ties distrikto Kulm.

Gravuloj redakti

La la membro de la Federacia Konsilio kaj federacia prezidanto de Svislando por la jaro 2009, s-ro Hans-Rudolf Merz estas civitano de Beinwil ĉe la lago.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti