Bekvadrato

muzika signo (alteraciilo)

Bekvadrato ♮ estas signo en muzika notacio. Ĝi nuligas ŝanĝojn supren aŭ malsupren de la tonalto, kiujn postulas antaŭsignojaliigiloj en la takto. La signo staras aŭ sur linio aŭ inter du linioj de la notliniaro kaj koncernas la tonon starantan sur ĉi tiu tonalto. Se la tono staras sur helplinio, oni metas la bekvadraton antaŭ la helplinion.

Ekzemple la noton c♯′, kiun dieso antaŭ la noto de tonalto c′ aliigis, bekvadrato antaŭ la ventonta noto sur sama pozicio reŝanĝas tiun en la noton c′. Noto tamen per malaltigita al d♭′ fariĝas post bekvadrato denove d′. Bekvadrato ankaŭ komplete nuligas duoblajn aliigilojn (duoblaj dieso kaj bemolo). Ekzemple g♯♯ fariĝas g, kaj a♭♭ fariĝas a post bekvadrato.

Ĉar aliigilo ĉiam validas ekde la respektiva radika tono, antaŭ aliigilo subkomprenate ĉiam staras aliigilo, sen ke ĝi devas esti notita. Ekzemple la noton g♯ malaltigas postsekva ♭ al g♭, sen ke necesas antaŭa ŝanĝo al g. En pli malnovaj notopresaĵoj en tiaj kuntekstoj oni foje trovas aldone notitan bekvadraton, sed intertempe ĉi tiu skribmaniero validas kiel malnoviĝinta.

Krom la uzo kiel aliigo, je kiu la bekvadrato staras rekte antaŭ noto kaj validas ĝis la fino de la takto, oni povas uzi bekvadraton ankaŭ uzi por ŝanĝi la antaŭsignojn de muzikpeco. En ĉi tiu kazo oni skribas por ĉiu antaŭsigno bekvadraton kaj tiam post duobla taktostreko la antaŭsignojn de la nova tonalo.

La bekvadrato aperas ankaŭ en la ciferigo je la ĝeneralbaso. Tie ĝi indikas, ke la aliigo de la trito de la ludenda akordo devas esti ignorata.

Historio redakti

En la pli malnova kvadratnotacio elformiĝis ekde la 10-a jarcento komence nur du aliigiloj, kiuj ĉiam rilatis kun la radika tono B: b rotundum („ronda B“) aŭ ankaŭ b molle („mola B“) indikis la pli malaltan tonvariaĵon, das b quadratum („kvadrata B“) aŭ ankaŭ b durum („malmola B“) la pli altan. El b quadratum evoluis kaj dieso kaj ankaŭ bekvadrato. El la nomo b quadratum deduktiĝas la nomo bekvadrato.