Belchen (prononcu: bElĥn) aŭ balon-monto kun alteco de 1.414 metroj estas la kvara plej alta pinto de Nigra Arbaro. Ĝi situas sur tereno de komunumoj Münstertal, Schönenberg kaj Neuenweg en suda Germanio.

Belchen
monto [+]

Supermara alteco1 414 m ü. NHN [+]
Koordinatoj47° 49′ 21″ N, 7° 50′ 1″ O (mapo)47.82257.83361111Koordinatoj: 47° 49′ 21″ N, 7° 50′ 1″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Belchen (Badenio-Virtembergo)
Belchen (Badenio-Virtembergo)
DEC
Belchen
Belchen
Lokigo de Badenio-Virtembergo en Germanio
Map
Belchen
Vikimedia Komunejo:  Belchen [+]
vdr

Nomo redakti

 
Monto Belchen vintre)

La nomo etimologie ne rilatas al "balono", kiel sugestus la germana Belchen (pilketo) kaj la franca Ballon, sed devenas eble de Belenos, kelta dio de la lumo aŭ de la ĝermana "bhel" / "bala" (brile blanka).

La sistemo de balon-montoj redakti

En la regiono ekzistas pluraj montoj kun la nomo "Belchen":

  • tri en la Vogezoj (Francio):
    Grand Ballon, Petit Ballon kaj Ballon d'Alsace
  • unu en la Ĵuraso (Svisio):
    Belchenflue
  • kaj en la Nigra arbaro (Germanio): Belchen.

Ĉiu el tiuj kvin havas malpintan, plejparte senarbaran supron kaj tial estas facile distingebla de krutaj najbaraj montoj, aparte kiam neĝokovrata vintre.

Tri el la balon-montoj havas specialan geodezian interrilaton: Ballon d'Alsace kaj Belchen situas sur la sama latitudo. Pro tio en la tagoj de printempa respektive aŭtuna tagnoktegaleco, la suno leviĝas respektive subiras ekzakte malantaŭ la alia.

La tria monto en la sistemo, la Svisa balon-monto (Belchenflue), situas preskaŭ sude de la nigraarbara Belchen. Vidata de Ballon d'Alsace je la 22-a de decembro (plej mallonga tago, mezvintro, vintra solstico, Jul-festo) sunleviĝo okazas rekte malantaŭ la Svisa balon-monto.

Advokatoj de "belĥismo" proponas, ke jam keltoj konis kaj uzis tiun sistemon kiel astronomian kalendaron.

Nomo Montaro Alteco Koordinatoj
Ballon d'Alsace Vogezoj 1.247 m 47° 49' 20" N, 6° 50' 42" O
Belchenflue Svisa Ĵuraso 1.099 m 47° 21′ 52″ N, 7° 48′ 40″ O
Belchen Nigra Arbaro 1.414 m 47° 49′ 21″ N, 7° 50′ 1″ O
Grand Ballon Vogezoj 1.424 m 47° 54′ 3″ N, 7° 5′ 55″ O
Petit Ballon Vogezoj 1.267 m 47° 54′ 3″ N, 7° 5′ 55″ O

Naturparko redakti

Sur Belchen troviĝas raraj plantoj kaj bestoj. Tial ĝi jam de 1949 estas naturprotektejo. En 1993 la protektita tereno estas grandigita, ĝi nun havas 1.600 hektarojn kaj apartenas al la plej grandaj de Baden-Virtembergo.

Turismo redakti

 

Turistojn logas la rava panoramo desur Belchen, ĉe klara vetero videblas la Alpoj de Säntis (Svisio) ĝis Blanka Monto (Francio/Italio). Aŭtoj ne estas permesataj, la supro estas atingebla per telfero (baza stacio: Aitern-Multen).

Eksteraj ligiloj redakti