Belenus (latine) aŭ Belenos estas kelta dio de lumo. Lia kulto disvastiĝis tra norda Italio, suda Gaŭlio ĝis Britio.

Belenus estis samnivela kun la romia Apolo kaj estis ĉefe dio kuraciga kiu zorgis pri fontosanktejoj. Verŝajna partnero de Belenus estis la fajrodiino Belisama.

Honore al iu dio, kies nomo verŝajne estis Bel oni festis ĉiun 1-an de majo en Irlando la feston Beltane (fajro de Bel). Dum tiu tago oni pelis la brutarojn inter du grandajn fajrojn por beni ilin magie, iĝi ilin fekundema kaj protekti ilin kontraŭ malsanoj.