Belfagoro, famas en la fantasta okcidenta imaga mondo, ofte celebrita kiel pereiga ulo en literaturo, en operoj kaj antaŭ nelonge kinarte en Belphégor ou le Fantôme du Louvre (Belfagoro aŭ la Fantomo de Luvro). Ĝia nomo ŝprucas el Baal Fegor (aŭ Peor), kies senco similas al “Sinjoro de Fegor”, unu el la montoj de Moab, oriente de la Morta Maro. Ĝi nombriĝis inter la ŝemidaj dioj, kiu, same kiel Baal de Ugarit, havis sian sidejon sur monto. Baal Fegor ne estis, do, malbonfara diaĵo aŭ demono, sed prefere tera diigita potenco, kies bonaj favoroj estis rite petataj de la ĉirkaŭaj popoloj.

Belfagoro
demonodiaĵo
Informoj
vdr

Ĝia akceptiĝo kiel demona figuro certe koincidas kun la biblia tradicio, kie Belfagoro ludas kiel dio de la malamikoj al judoj. Fakte, kiam la israelaj triboj, gvidataj de Moseo, marŝas direkten al tero de Kanaanoj, post la epopeigita liberiĝo el Egiptujo, la libroj Nombroj rakontas kiel la popolo sin allasis altiri de la malvirtaj moroj de la junulinaro de Moab kaj, tiel, perfidis sian Dion kultante Baal Fegor. De tiam Belfagoro subklasiĝis el dio al pereiga demono, kontribuante al la formiĝo de la diabla entaĵo en medio rigide monoteisma.

(Marĝene notatu ke diversaj literaturaj verkoj uzas kiel titolon, aŭ parta titolon, la vorton Belfagoro: Ekzemplo: La fabelo de Ĉefdiakono Belfagor de Niccolò Machiavelli [1] Arkivigite je 2009-08-27 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti