Belford Roxo
Belford Roxo estas urbego, preskaŭ metropolo kaj municipo de la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio. Ĝi apartenas al urbaro de Rio-de-Ĵanejro.
Belford Roxo | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26110-000 até 26110-425 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 483 087 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 6 115 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 46′ S, 43° 24′ U (mapo)-22.763888888889-43.398888888889Koordinatoj: 22° 46′ S, 43° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 38 m [+] | ||
Areo | 79 km² (7 900 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Belford Roxo [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 495,694 (en 2011)
- Supermara alteco: 38 m
- Areo: 80 km²
- Telefonkodo: +55 21
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 22° 45′ 50″ S 43° 23′ 56″ U / 22.76389 °S, 43.39889 °U (mapo)
Geografio redakti
Belford Roxo situas en suda parto de Brazilo sur ebenaĵo. Nova Iguaçu troviĝas 5, Rio-de-Ĵanejro 23, São Gonçalo 39, Belo Horizonte 321, Guarulhos 330, San-Paŭlo (urbo) 340, Campinas 378, Curitiba 663, Braziljo 909, Goiânia 915, Porto Alegre 1121, Florianópolis 1174, Salvador de Bahio 1204, Maceió 1671, Recife 1871, Natalo (Brazilo) 2083, São Luís 2254, Belém 2433, Manaus 2826 km.
Historio redakti
En nuna loko de Belford Roxo indiĝenoj vivis tiam, kiam eŭropanoj alvenis. La eŭropanoj unue konstruis muelejon, poste kapelon. Paŝo post paŝo bienoj estis fonditaj, ankaŭ haveno funkciis laŭ la rivero. En la dua duono de la deknaŭa jarcento la plej grava bieno falis en dekadencon pro la apero de epidemioj. En 1872 oni komencis konstrui trajnon.
Ekonomio redakti
Bayer kaj Lubrizol estas la plej grandaj firmaoj en la municipo. Spite la lokajn laborlokojn Belford Roxo estas "dormoĉambro" de Rio-de-Ĵanejro.
Klimato redakti
Belford Roxo situas en tropika zono. En la urbo pluvas jare po 1229 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte inter novembro-marto. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C, ĝi varias inter 21-27 °C. Neniam frostas.
Referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- portugale Oficiala paĝo[rompita ligilo]
- portugale Asocio de Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 22° 45′ 50″ S 43° 23′ 56″ U / 22.763889 °S, 43.398889 °U (mapo)