Belga blankblua bovo

La belga blankblua bovo estas karakterizata per ties forta muskolaro.

Bovo post cezara sekco
Blanka virbovo
Nigrablanka virbovo de la raso

Karakterizaĵo redakti

Tiu bovoraso havas la frotan t.n. karnotipon kaj la duuzan tipon (lakto kaj karno). La bovoj estas blankaj, nigra-blankaj aŭ blublankaj. La belga blankblua bovo havas naturan mutacion en la geno, kiu kodas muskolkresko-baran proteinon miostatino. La detranĉita miostatino ne kapablas direkti la muskolkreskon, tiu mutacio ankaŭ baras la grasiĝon, kio kondukas al ekstreme malgrasa karno. Ĝia tromuskolita aspekto estas nomata ankaŭ „duobla-lumbulo“, karakterizaĵo, kiun havas la piemonta bovo. La bovoj plej ofte ne kapablas naski idojn kaj bezonas cezaran sekcon. En kelkaj landoj, la bredado de tiu raso estas malpermesita.