Belmont-sur-Lausanne

komunumo de Svislando

Belmont-sur-Lausanne estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3481 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Belmont-sur-Lausanne
Blazono de Belmont-sur-Lausanne
Blazono de Belmont-sur-Lausanne
Blazono de Belmont-sur-Lausanne
Belmont-sur-Lausanne
Belmont-sur-Lausanne
Belmont-sur-Lausanne (Pentraĵo de Théophile Alexandre Steinlen)
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 31′ 12″ N 6° 40′ 49″ O / 46.52000 °N, 6.68028 °O / 46.52000; 6.68028 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 12″ N 6° 40′ 49″ O / 46.52000 °N, 6.68028 °O / 46.52000; 6.68028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3481
Areo 2,65 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 1092
Komunumkodo 5581
Mapo de Belmont-sur-Lausanne
Mapo de Belmont-sur-Lausanne
Mapo de Belmont-sur-Lausanne
vdr

Geografio redakti

La komunumo Belmont-sur-Lausanne situas sur la suda deklivo de la montoĉeno Jorat super la Lago Lemano proksimume 3,5 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Laŭzano, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Belmont kun diversaj novaj loĝkvartaloj kaj la vilaĝo Le Signal de Belmont.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,65 km², de kiuj 26,8% estas kovritaj de arbaro, 37,7% servas por agrikulturo kaj 33,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Belmont-sur-Lausanne limas en okcidento kaj nordo al Pully, en nordoriento al Savigny, en oriento al Lutry, kaj en sudo al Paudex.

Trafiko redakti

Tra Belmont-sur-Lausanne pasas konekta vojo de Corsy al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu pasas tra la komunuma teritorio, situas 1 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Corsy en la komunumo Lutry.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Belmont-sur-Lausanne datiĝas el la jaro 1228 kiel Belmunt kaj apud bellum Montem. En la 13-a jarcento Belmont dependis de la katedrala kapitolo de Lauzxano. Sub la berna regado ek de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Belmont apartenis al la Voktejo Laŭzano. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj en Belmont-sur-Lausanne funkciis diversaj karbominejoj. La eksporto de malplikosta eksterlanda karbo ĉesigis la karbomineadon fine de la 19-a jarcento. Dum la du mondmilitoj la karbominejoj dum mallonga tempo estis reaktivigitaj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti