Belloveso (600 a.K.) estis laŭ legendo princo gaŭla, citita en la rakonto de la historiisto Livio kiel legenda fondinto de la urbo de Milano.

Beloveso
homo • homo eble fikcia
Informoj
Sekso vira
Okupo aristokrato
vdr

La rakonto de Livio redakti

Tito Livio rakontas, ke ĉirkaŭ la 600 a.K. la reĝo Ambigato, loĝanto en la ebenaĵo ĉirkaŭ la Rodano havis du nepojn, nome Belloveso kaj Segoveso. Post demografia kresko de la vilaĝo, la du fratoj, kun parto de ties loĝantoj, venis koloniigi aliajn teritoriojn.

Segoveso iris al zono tiam nomita Selva Ercinia, kiu nuntempe estus identigita kun la zono de Friuli dum Belloveso trapasis la Alpojn kaj la teritorion de la Eduoj por alveni al la Pada Ebenaĵo.
Tie li trovis vilaĝon de insubroj kiuj laŭ Livio akceptis, ke la novalvenintoj restu inter kelkaj rojoj iom pli sude.
Belloveso vidis en la indikita loko aprinon kiu havis specifon de longa hararo en la antaŭa parto de la korpo (scrofa semilanuta), la sama animalo kiu aperis en sia blazono. La kelta estro kredis rekoni la signon de dia volo kaj decidis konstrui tie sian urbon kaj nomigi ĝin Medio-lanum, duon-laneca.
Laŭ tiu legendo, kaj la dediĉo de la urbo de Milano al la duonlaneca porkino, oni povas observi, en la placo Mercanti de Milano, bareliefon prezentante aprinn, kiu estisi identigita dum la Mezepoko kun la duonlaneca porkino de la legendo.

La legendo pri la fondo de Milano redakti

Livio, priskribis detale la veturadon de Belloveso: temus ne nur pri serĉo de novaj teroj loĝotaj, sed ankaŭ per ceremonia tradicio de nomadismo hindoeŭropa printempe, proksime de la festo Belteno, unu de la plej gravaj festoj de la keltoj.
Reinterprete la veturadon de Belloveso Michael Grant supozigas, ke grupo de keltaj pastroj kaj militistoj, gvidate de militisto de Belenos, faris ceremonian vojaĝon al "sankta loko" (kaj de tie la etimologio de Mediolanum).
Tiu hipotezo ebligas aliajn konsiderojn: nome ke Belloveso venus al teritorio jam koloniigita de la Insubroj, kaj ne estus fondonta novan urbon, sed estus setliĝinta en vilaĝo jam dediĉita al la kulto de la Granda Patrino, la diino de akvoj, kies animala simbolo estus blanka porko.

La dato historie redakti

Lau la rakonto de Tito Livio, la alveno de Belloveso al la ebenaĵo de Mediolanum estus okazinta ĉirkaŭ du jarcentoj antaŭ la invado de Romio fare de Brenno (387 a.K.), epoko kiam reĝis Tarkinio Prisko inter la 616 kaj la 579 a.K..
Livio rakontas ankaŭ ke la trupoj de Belloveso estus helpintaj la marsejlanojn atakitojn de la Salvoj fortikigi la lokon de ties elŝipiĝo, nome Massalia.

Analogio kun aliaj legendoj redakti

La legendo de Belloveso kaj Segoveso similas al tiu de Romulo kaj Remo: la du ĝemeloj, kiel Belloveso kaj Segoveso, estas nepoj de reĝo kaj, antaŭ krei propran komunumon, dediĉas sin al rabado kun ŝtelistoj (laŭ Festo 105, 27). Post la fondo de Romo, la subuloj de Romulo edziĝis al la virinoj de la Sabinoj.

En Gaŭlio, Belloveso kaj Segoveso estas du fratoj (ĝemeloj ne ekzistis kiel koncepto de la gaŭloj) estis komparataj al Dioskuroj, nome Kastoro kaj Pollukso: inter la du, Belloveso estas la plej saĝa, kiel protektata de Apolono, kaj Segoveso estas la plej forta fizike. Sed reale temas pri ununura ento kiu duobliĝas por pliigi siajn atributojn, baze sur principo ankaŭ trovebla ĉe sanktuloj kiuj inspiras pli da fido se estas du.