Benátky (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Benátky

Municipo Benátky (germane Benatek) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, sude de urbo Litomyšl, interligita kun ĝi. Pro sia situo en marĉa areo ĝi estas nomata laŭ itala urbo Venecio (ĉeĥe Benátky). Vivas ĉi tie 410 loĝantoj (2023).

Benátky
germane Benatek
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Benátky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Loučná
Situo Benátky
 - alteco 350 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 13″ N 16° 20′ 07″ O / 49.85361 °N, 16.33528 °O / 49.85361; 16.33528 (mapo)
Katastro 4,79 km² (479 ha) Benátky u Litomyšle
Loĝantaro 410 (2023)
Denseco 85,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1547
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577774
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Benátky (okres Svitavy)
Retpaĝo: www.obecbenatky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čistá, Janov, Osík, Litomyšl kaj Strakov.

Historio redakti

En areo de nuna vilaĝo Benátky troviĝas lokaĵo nomata Staré Litrbachy (Malnova Litrbachy). Unue estis tiu lokaĵo menciata en akto de episkopo de Litomyšl Jan Železný. La lokaĵo estis verŝajne kerno de poste evoluata vilaĝo Benátky, dum vilaĝo (Nova) Litrbachy, nuna Čistá, ekestis antaŭ la jaro 1347 iom pli sude. Nomo Benátky estis unue menciita en akto el la jaro 1457 kiel parto de kastela sinjorejo de Litomyšl.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869484
1880490
1890507
1900468
1910451
1921431
JaroLoĝantoj
1930456
1950325
1961308
1970305
1980288
1991255
JaroLoĝantoj
2001300
2011350
2014369
2016366
2017356
2018363
JaroLoĝantoj
2019372
2020378
2021374
2022398
2023410

Memorindaĵoj redakti

Kapeleto redakti

Kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la fino de 18-a jarcento, malfrubaroka, kvadrata kun kampanileto. En la frontalo estas simple eltranĉita pinjono kun vazoj. Plafono estas plata. Pseŭdobaroka altareto estas ornamita per statuo de sanktulo.

Krucifikso redakti

Vidalvide al la kapeleto situas ŝtona krucifikso el la jaro 1887 kun reliefoj de Sankta Johano Nepomuka, Sankta Maria kaj Sankta Floriano sur prisma soklo.

Humilejo apud la ŝoseo el Litomyšl redakti

Popola arĥitekturo redakti

Pro situo de la vilaĝo proksime de la urbo Litomyšl kelkaj memorindaĵoj rapide malaperas malgraŭ protekta agado de oficoj. Temas ekzemple pri rekonstruo de empira lernejo, detruo de valora ĉarpentita forĝejo, estintaj muelejoj, vilaĝaj kabanoj kaj bienetoj.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj redakti