Ben Johnson (atleto)

Ben JOHNSON (30-an de decembro 1961 kiel Benjamin Sinclair Johnson en Falmouth (Jamaiko)) estas iama kanada malpeza atleto.

Ben Johnson
Ben Johnson (2017)
Ben Johnson (2017)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1961 (1961-12-30) (62-jaraĝa)
en Trelawny Parish
Lingvoj angla
Loĝloko Markham
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Senator O'Connor College School
Okupo
Okupo atleto • kurtadistanca kuristo
vdr

Li estas afrikdevena, kiu elmigris el Jamaiko en 1976 kun la patrino. Li estis konata pro la plenforta, plej ofte dupieda ekstarto, per kio li certigis por si avantaĝon jam en la unuaj metroj, kiun li povis reteni ĝis la celo. Li atingis en la malpez-atleta mondĉampionado (1987, Romo) novan mondrekordon en la 100-m-a kuro, kun tempo de 9,83 sekundoj.

Dum la Somera Olimpiko de 1988, li zorgis pri la plej granda skandalo de la Olimpika historio: kiel mondmajstro kaj mondrekord-posedanto, lia atingis la 24-an de spetempro novan mondrekordon en la 100-metra finalo, kun 9,79 sekundoj, antaŭ Carl Lewis (Usono, 9,92 sekundoj). La obligacia urinanalizo montris post du tagoj pozitivan dopaĵ-teston. (Kritikistoj jam pli frue konjektis konsumon de steroidoj ĉe Johnson, kiu sur la brusto, ŝultro kaj supra kruro havis enorme fortajn muskolojn.). Oni juĝis, transdonis la oran medalon al Carl Lewis.

Oni trovis en la urino de Johnson spurojn de stanozololo, sinteza anabola steroido. Sen dopaĵpruvo, oni deĵuris lian titolonm de 1987 kaj ambaŭ mondrekordojn. Oni pluse malperesis lin de konkursoj, je kvar jaroj.

Li revenis en 1993 en Montreal, sed oni denove trovis dopaĵon en lia korpo. Pro tio oni malpermesis la partoprenon en la konkursoj por lia tuta vivo. Johnson pli poste provis agadi kiel Wide Receiver en la usona futbalo, sed kun modesta sukceso.

Li laboris ekde 2003 en Italio kiel kondicia trejnisto de la piedpilka asocio AC Perugia.

Eksteraj ligiloj redakti