Benjamin VAUTIER pli konata per la plumnomo Ben, estas franca artisto el svisa deveno, naskita la 18-a de julio 1935 en Napolo (Italio). Nunteme, li loĝas kaj laboras en Nico.

Ben Vautier
Persona informo
Benjamin Vautier
Naskiĝo 18-an de julio 1935 (1935-07-18) (88-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco SvislandoFrancio vd
Profesio
Okupo pornografia aktoro • poeto • poŝtmarkdesegnisto • fotistoilustristo • fotoĵurnalisto • vidartisto • vida poeto • ludartisto • instalada artisto • skulptisto vd
Laborkampo Literismopentrado • ludarto vd
Aktiva en Nico vd
Verkado
Verkoj Il faut se méfier des mots vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Membro de la art-grupo Fluxus kaj proksima al Literismo, Ben estas artisto apartenanta al la franca arta avangardo konata per liaj performancoj, instalaĵoj kaj pentraĵoj. Li iĝis vast-publike konata ekde la jaro 1960, ĉefe per liaj diversformaj «écritures» (skribaĵoj).

Biografio redakti

 
Benjamin Vautier (Ekrankopio de filmo el la Encyclopédie audiovisuelle de l'art contemporain).

Li vivis parton de lia infanaĝo en Parizo kaj alvenis al Nico havante 15 jarojn.

Dum 1960 okazis lia unua individua ekspozicio: „Rien et tout” (Ĉio kaj nenio). Tiu elmontro havis lokon ĉe la unua etaĝo de lia vendejo kaj estis inspirita de la pretaĵoj (readymade) fare de Duchamp. Ben mem-difinis sian arton kiel „alproprig-arto”, deklarante:

 
 Mi sisteme celas subskribi ĉion ankoraŭ ne subskribita. Mi kredas, ke arteco troviĝas je la intenco kaj do sufiĉas nur subskribi. Mi do subskribas: truojn, misterajn kestojn, piedfrapojn, Dion, kokinojn, ktp. 


Verkaro redakti

Arto :

  • je peut tous me permettre
  • Pas d'art sans vérité, 1990
  • Ben, ma vie et mes conneries, 2000
  • Je cherche la vérité... , kun MAMAC Nice, Flammarion, 2001
  • Poésies, prose et ruminations, 2002
  • J'emmerde l'art, Z'Éditions, 2002
  • Fluxus, Z'Éditions, 2003
  • Frédéric Altmann, kun Jacques Simonelli kaj Georges Vercheval, 2003
  • Ben. Strip-tease intégral, kun Jon Hendricks kaj Hans Ulrich Obrist, 2010

Etnismo :

  • Manuscrit pour "la première internationale ethniste", 1986
  • L'ethnisme de A à Z : Pour un nouvel ordre mondial, Z'Éditions, 1991

Ekspozicioj redakti

  • Retrospektiva ekspozicio ĉe la Musée d'art contemporain de Lyon el la 3-an Marto ĝis la 11-an Julio 2010.
  • Permanenta ekspozicio: Musée d'Art moderne de Nice (MAMAC)


Eksteraj ligiloj redakti