Benedict Anderson

emerita profesoro de internaciaj, priregistaraj kaj aziaj studoj ĉe la Universitato Cornell

Benedict Richard O'Gorman ANDERSON (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1936, mortis la 13-an de decembro 2015) estas emerita profesoro de internaciaj, priregistaraj kaj aziaj studoj ĉe la Universitato Cornell. Li estas plej konata pro sia famiĝinta libro Imagined Communities [Imagitaj Komunumoj], unue eldonita en 1983.

Benedict Anderson
Persona informo
Benedict Anderson
Naskonomo Benedict Richard O'Gorman Anderson
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1936 (1936-08-26)
en Kunmingo
Morto 13-an de decembro 2015 (2015-12-13) (79-jaraĝa)
en Batu
Mortis per duatipa sukera diabeto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater Eton CollegeUniversitato CornellKing's College vd
Familio
Patro James Carew O'Gorman Anderson vd
Patrino Veronica Beatrice Bigham vd
Gefratoj Perry Anderson vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • politikologo • verkisto • antropologo • filozofohistoriisto vd
Laborkampo politika sciencosociologiohistoriografio vd
Aktiva en Ithaca vd
Doktoreca konsilisto George McTurnan Kahin vd
Verkado
Verkoj Imagitaj komunumoj ❦
Sub tri flagoj: Anarkiismo kaj la kontraŭkolonia imago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Anderson naskiĝis en 1936 en Kunming, Ĉinio de angla-irlanda patro kaj angla patrino. Li edukiĝis plejparte en Kalifornio kaj studis ĉe la Universitato Cambridge. Lia postdiploma laboro en politikologio ĉe Cornell rezultigis referaĵon pri la politika situacio en Indonezio, pro kiu li estis forbarita de tiu lando.

Li estas plej konata pro sia libro Imagined Communities, en kiu li sisteme priskribas per histori-materiismamarksisma temalproksimiĝo la ĉefajn faktorojn, kiuj kontribuis al la apero de naciismo en la mondo dum la pasintaj tri jarcentoj. Anderson difinis nacion kiel "imagatan politikan komunumon, imagatan kiel imanente limhavan kaj suverenan".

Anderson estas aktuale emerita profesoro de internaciaj studoj ĉe la Universitato Cornell, estro de ĝia programo pri Indonezio.

Imagitaj komunumoj redakti

Li argumentas, ke la ĉefaj kaŭzoj de naciismo kaj la kreo de imagita komunumo estas la reduktiĝo de privilegia aliro al difinitaj skriblingvoj (ekz. la latina), la movado por abolicii la ideojn de regado per dia volo kaj monarkio, kaj ankaŭ la apero de la prestekniko sub kapitalismo (aŭ, kiel Anderson nomas ĝin, "preskapitalismo").

La teorio de Anderson apartenas al tiuj, kiujn oni ekkonsideris la "modernisma" vidpunkto pri naciismo. Kiel aliaj, Anderson lokas la radikojn de la nacio-nocio ĉe la fino de la 18-a jarcento. Anderson asertas, ke la eŭropa nacia ŝtato estiĝis reage al la naciismo en la transoceana eŭropa diasporo en kolonioj, nome, en Norda kaj Suda Ameriko. Li konsideras la konstruadon de naciaj ŝtatoj kiel ian "imitan" agadon, ĉe kiu novaj politikaj unuoj iel "piratas" la modelon de nacia ŝtato (ĉefe de Usono, sed ankaŭ de sudamerikaj landoj). La granda aro da politikaj unuoj, kiuj ekestis en la Okcidento inter 1778 kaj 1838, kiuj ĉiuj memreflekteme difinis sin kiel naciojn, estis historie la unuaj tiaj ŝtatoj, kiuj ekestis. Sekve, ili neeviteble provizis la unuan realan modelon pri tio, kiel tiaj ŝtatoj devus "aspekti".

Laŭ Anderson, nove estiĝanta nacio imagas sin antikva.

Naciismo kaj Presado redakti

Aparte grava en la teoria laboro de Anderson estas lia emfazo de la rolo de presita literaturo kaj ĝia disvastigo. La estiĝo de naciismo estas en la penso de Anderson intime ligita kun la multiĝo de presitaj libroj kaj kun la ĝenerala evoluo de la presado.

Multetnaj imperioj redakti

Anderson pli ol aliaj teoriuloj enfokusigas sian atenton je la oficiala naciismo en multetnaj imperioj. En la daŭro de la 19-a jarcento, laŭ li, la filologia-leksikografia revolucio kaj la altiĝo de naciismaj movadoj, kiuj mem estas produktoj ne nur de la kapitalismo, sed ankaŭ de la hipertrofio de la dinastiaj ŝtatoj, kreis pligrandiĝantajn kulturajn kaj sekve ankaŭ politikajn malfacilaĵojn por multaj dinastiuloj. Antaŭe, la legitimeco de tiuj dinastioj havis neniun rilaton al nacieco. Sed la dinastioj jam antaŭ la eksploda apero de naciismo provis establi por ekskluzive administraciaj celoj certajn preslingvojn. Samtempe kun la leviĝo de naciismo en Eŭropo, mezeŭropaj, orienteŭropaj kaj balkanaj monarkioj ektendencis reidentigi sin, t.e. relegitimi sin surbaze de naciismo. Tiu volo reidentiĝi kaŭzis konatajn legitimeckrizojn de multetnaj imperioj.

Indonezio redakti

Anderson estis forbarita de Indonezio dum la epoko de Suharto pro sia traktado de dokumentoj rilataj al la renverso de Sukarno. Laŭ la vortoj de la Jakarta Post: "Anderson … estis forbarita de la eniro en Indonezion en 1973, post kiam li kaj lia kolegino Ruth McVey ĉe la Universitato Cornell produktis dokumenton, kiu pridisputis la pretendon de Indonezio, ke la Movado de la 30-a de septembro 1965 estis kreaĵo de la Indonezia Komunista Partio (PKI)." Li revenis al la lando en 1999.