Benelukso estas kuniĝo de la tri najbaraj reĝlandoj Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo en nord-okcidenta Eŭropo, kiu ekonomie laboras kune, ĉefe por konstitui pli grandan unuon fronte al pli grandaj landoj.

Benelukso
Regiono
Flago
politika ekonomia unio • regiona organizaĵo [+]

LandojNederlando, Belgio, Luksemburgo
- koordinatoj50° 51′ 0″ N, 4° 21′ 0″ O (mapo)50.854.35Koordinatoj: 50° 51′ 0″ N, 4° 21′ 0″ O (mapo)


Benelukso (Tero)
Benelukso (Tero)

Map
Benelukso

Vikimedia Komunejo:  Benelux [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La tri landoj de Benelukso havas fortajn leĝodonajn kaj jurajn ligojn inter si.

Etimologio redakti

La nomo Benelukso devenas de la unuaj silaboj de la tri landonomoj: Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio. Ĝi estas landaro en nord-okcidenta Eŭropo. Komence la nomo estis uzata por Beneluksa Dogana Unio (1944–1960), poste por Beneluksa Ekonomia Unio, kaj pli poste ekhavis pli vastan sencon.

Historio redakti

Tra historio la tri landoj beneluksaj estis ĉiam tre ligitaj inter si. La malnovaj Nederlandoj hispanaj, poste aŭstriaj enhavis proksimume la samajn regionojn.

Dum la 19-a jarcento, Belgio kaj Luksemburgo sendependiĝas kaj, tre rapide, aperas neceso de ekonomia unuiĝo.

Konstruo de Benelukso redakti

La subskribo, la 25-an de julio 1921, de la traktato kreanta la ekonomian unuiĝon belga-luksemburgan estas antaŭpaŝo de la kreado de Benelukso. La ekonomiaj limoj estas forigitaj kaj la monunuoj fikse ligitaj kun egala valoro. Sed nur en 1944, fine de la Dua mondmilito, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo konsentis pri forigo de la doganpagoj ĉe iliaj landlimoj kaj pri komuna impostado de varoj venintaj de ekster Benelukso.

Limoj redakti

En 2004 oni subskribis novan traktaton rilate la kompetentecon de polico dum limtransira batalado kontraŭ krimoj. Novaĵo estas, ke la policanoj nelimigite kaj sen antaŭa permeso rajtas vojaĝi, aresti kaj porti armilojn interne de la Benelukso. Tio superas la Traktaton de Schengen. Oni antaŭvidas ke la parlamentoj aprobos la traktaton.

Esperantaj Beneluksaj Kongresoj redakti

Ekde la 1950-jaroj belgaj, nederlanda kaj kelkfoje luksemburga Esperanto-asocioj kune organizis Beneluksajn Kongresojn. Ili certe okazis ĝis 1963. Ankaŭ okazis Beneluksa Kongreso en Lieĝo en 1974 kaj en Lier en 2016. Eble inter tiuj jaroj okazis pli da kongresoj, sed ne troveblas informoj.

  • 1951 en Hilversum, 12-a ĝis 14-a de majo: en revuo Flandra Esperantisto almenaŭ unu fojon anoncita kiel Unua Beneluksa Kongreso FLE-LEEN, sed poste ne plu.
  • 1953 en Antverpeno, 23-a ĝis 25-a de majo: Unua Beneluksa Kongreso kune kun Nederlanda Esperanto-Asocio LEEN, Flandra Ligo Esperantista kaj Reĝa Belga Ligo Esperantista, organizita de Maurice Jaumotte kaj Henri Sielens.
  • 1954 en Lieĝo, 5-a gis 7-a de junio: Dua Beneluksa Kongreso, samtempe 38-a Belga Kongreso kaj 19-a Flandra Kongreso.
  • 1955 en Utrecht, je Pentekosto, 28-a ĝis 29-a de majo: Tria Beneluksa Kongreso, samtempe 39-a Belga Kongreso, 20-a Flandra Kongreso kaj jubilea LEEN-Kongreso.
  • 1956 en Gento, 19-a ĝis 21-a de majo: Kvara Beneluksa Kongreso, samtempe jubiliea 40-a Belga Kongreso, 21-a Flandra Kongreso kaj LEEN-Kongreso.
  • 1957 en Eindhoven, 8-a ĝis 10-a de junio: Kvina Beneluksa Kongreso, samtempe 41-a Belga Kongreso kaj 22-a Flandra Kongreso.
  • 1959 en Harlemo, 16-a ĝis 18-a de majo: Sesa Beneluksa Kongreso, samtempe 42-a Belga Kongreso kaj 23-a Flandra Kongreso.
  • 1961 en Namuro, 20-a ĝis 22-a de majo: Sepa Beneluksa Kongreso, samtempe 43-a Belga Kongreso kaj 24-a Flandra Kongreso. Dum tiuj kongresoj okazis interparoloj pri reunuigo de la belga Esperanto-movado.
  • 1962 en Hago, 9-a ĝis 11-a de junio: Oka Beneluksa Kongreso, samtempe 44-a Belga Kongreso
  • 1963 en Antverpeno, 15-a ĝis 17-a de majo: Jubilea Beneluksa Kongreso (10 jarojn post la unua), samtempe 45-a Belga Kongreso.
  • 1974 en Lieĝo, je Pasko: Beneluksa Kongreso, samtempe 56-a Belga Kongreso, LEEN-kongreso kaj Luksemburga (LEA-) Kongreso.
  • 2016 en Lier, 16-a ĝis 1-a de septembro: Beneluksa Kongreso.

Vidu ankaŭ redakti

 
Satelita bildo de Benelukso

Eksteraj ligiloj redakti