Bengala krestoŝterno

La Bengala krestoŝterno (Thalasseus bengalensis, aŭ Sterna bengalensis - vidu Bridge et al., 2005) estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj kaj genro de Thalasseuskrestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bengala ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Thalasseus Thalasseus
Specio: Bengala ŝterno 'Thalasseus bengalensis'
Rene Primevere Lesson 1831
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Thalasseus bengalensis - MHNT

Subspecioj kaj disvastiĝo redakti

Tiu ĉi specio reproduktiĝas en tropikaj kaj subtropikaj marbordoj de la Malnova Mondo ĉefe el la Ruĝa Maro tra la Hinda Oceano al la okcidenta Pacifiko, Novgvineo kaj norda Aŭstralio, kun gravaj loĝantaroj en la suda marbordo de la Mediteraneo en insuloj de la marbordo de Libio. La Aŭstraliaj birdoj estas probable loĝantaj, sed aliaj loĝantaroj migras por vintri suden al Suda Afriko.

Tiu birdo havas kelkajn laŭ geografio subspeciojn, kiuj diferenciĝas ĉefe laŭ grando kaj pro etaj detaloj en plumaro:

  • T. b. emigrata: reproduktiĝas en la Mediteraneo en insuloj de la marbordo de Libio (ĉirkaŭ 2,000 paroj), kaj vintras en okcidenta Afriko. Helgrizaj supre (nur iome pli malhela ol la Sandviĉa ŝterno); iomete pli granda.
  • T. b. bengalensis: norda Hinda Oceano, kaj vintras en Suda Afriko. Mezmalhelgriza supre; iomete pli malgranda.
  • T. b. torresii: Indonezio suden ĝis Kvinslando, norda Aŭstralio, vintras en la sama areo (ankaŭ birdoj reproduktantaj en la Persa Golfo estas foje inkluditaj en tiu raso). Malhelgrizaj supre; iome pli grandaj.

La Mediteranea raso estas rara vaganto en Eŭropo, kaj reproduktiĝas en tre izolitaj ĉu puraj ĉu miksitaj paroj (kun Sandviĉa ŝterno) en norda Italio, nordorienta Hispanio kaj Britio.

Kutimaro redakti

La Bengala krestoŝterno estas socia birdo kiu reproduktiĝas en tre densaj kolonioj en marbordoj kaj insuloj (sablejoj aŭ rokejoj), kaj kiel escepto en taŭgaj grandaj nesalaj lagoj proksime de marbordo.

Por pariĝado okazas ceremoniaj kaj akrobataj flugoj. La nesto estas engrunda nuda truo (foje kovrita nur de ŝtonetoj aŭ konkeroj) kie la ino demetas unu ĝis tri , blankajn, brunajn aŭ rozecajn ovojn. Malkiel kelkaj el la plej etaj blankaj ŝternoj, ĝi ne estas tre agresema kontraŭ eventualaj predantoj, pro la propra denseco de la nestoj (ofte nur 20–30 cm apartaj) kaj pro la nestado ĉe aliaj pli agresemaj specioj por malhelpi predadon kaj ankaŭ (almenaŭ ĉe la raso emigrata) pro nestado en malfrua somero kiam eventuala predanto kie la Flavkrura mevo jam finis la reproduktadon kaj foriris el la nestoloko. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn. La specio atingas la seksan maturecon la duan jaron.

La Bengala krestoŝterno manĝas per rapida kaj energia plonĝado de tre alte fiŝojn, preskaŭ ĉiam el maro, kiel plej granda parto de la ŝternoj de la genro Thalasseus, kaj ĉefe anĉovoj kaj pilĉardojn, foje etajn krustulojn. Ĝi kutime plonĝas rekte kaj ne laŭŝtupe kiel la Arkta ŝterno. Propono de fiŝo de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝado. La flugo estas akrobata.

Aspekto redakti

La Bengala krestoŝterno estas mezgranda ŝterno, 36 ĝis 41 cm longa kun enverguro de 95 ĝis 110 cm kaj pezo de 185 ĝis 240 g. Ĝi estas tre simila laŭ grando kaj ĝenerala aspekto al siaj tri parencoj proksimaj nome la Sandviĉa ŝterno, la Eleganta ŝterno kaj la Ĉina krestoŝterno. Somera plenkreskulo havas nigrajn kronon kaj krurojn kaj longan akran oranĝan bekon. La supraj flugiloj, pugo kaj centraj vostoplumoj estas grizaj kaj la kolo kaj subaj partoj estas blankaj. La unuaj flugoplumoj en la pintoflugiloj malheliĝas somere. La vosto estas longa kaj tre forkoforma. Vintre la frunto blankiĝas. La voĉo estas laŭta iritiga bruo kiel tiu de Sandviĉa ŝterno.

La griza pugo estas utila identigilo dumfluge kiu diferencigas tiun ĉi specion disde la parencaj. La Eleganta ŝterno diferenciĝas ankaŭ pro la iomete pli longa, pli maldika beko, dum la Ĉina krestoŝterno diferenciĝas pro la nigra pinto de la beko kaj la Sandviĉa ŝterno pro la nigra beko kun flava pinto.

Junuloj de Bengala krestoŝterno similas al samaĝuloj de Sandviĉa ŝterno, skvamecaj, sed kun flavoranĝa beko, pli pala supre kaj kun nur kelkaj malhelaj flugoplumoj supre.

Estas du aliaj oranĝobekaj ŝternoj en la teritorio de tiu ĉi specio, Pleja krestoŝterno kaj la Granda krestoŝterno. Ambaŭ estas multe pli grandaj kaj fortikobekaj; Pleja krestoŝterno krome havas blankajn pugon kaj voston, dum la Granda krestoŝterno (kiu havas ankaŭ grizan pugon) estas pli malhela supre kaj havas pli flavan bekon.

Aliaj redakti

La Bengala krestoŝterno, T. bengalensis, estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla). Tutmonda loĝantaro estas ĉirkaŭ 230,000 reproduktaj paroj, el kiuj la duono en Aŭstralio.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Sterna bengalensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors) (1996): Handbook of birds of the world, Volume 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-22-9

Eksteraj ligiloj redakti