Benjamin Constant Botelho de Magalhães

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Benjamin Constant (apartigilo)

Benjamin Constant BOTELHO de MAGALHÃES, brazila militisto-inĝeniero, matematikisto, fervora propagandisto de pozitivismo kaj de respublikismaj ideoj. Li naskiĝis en 1833 kaj mortis en 1891. Li estis la organizinto de la puĉo, kiu detronigis la imperiestron Petron la 2-an kaj anstataŭigis la monarkian reĝimon per respublika. Li proponis la moton de brazila flago (ordem e progreso = ordo kaj progreso). En la respublika provizora registaro li unuatempe okupis la postenon de ministro de milito; poste, oficante kiel ministro de popola klerigado, li reorganizis la tutan sistemon de instruado, kaj li fondis la Superan Normalan Lernejon. En antaŭa periodo li direktis dum multaj jaroj la Instituton por Blinduloj. Okaze de la puĉo li estis ankoraŭ kolonelo; poste li ekhavis la rangon de brigada generalo.

Benjamin Constant
Brazila ŝtatestro, militisto kaj inĝeniero.
Brazila ŝtatestro, militisto kaj inĝeniero.
Persona informo
Naskiĝo 18-a de Oktobro 1833
en Niterói, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Morto 22-a de Januaro 1891
en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Federala Universitato de Rio de Janeiro vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero • matematikisto • militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr