Benken ZH

komunumo de Svislando
- La mallongigo ZH en Benken ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Benken..

Benken ZH
Blazono de Benken ZH
Vilaĝocentro de Benken
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 49′ 15″ N 8° 39′ 14″ O / 47.82083 °N, 8.65389 °O / 47.82083; 8.65389 (mapo)Koordinatoj: 47° 49′ 15″ N 8° 39′ 14″ O / 47.82083 °N, 8.65389 °O / 47.82083; 8.65389 (mapo)
Areo 5,67 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 8463
Komunumkodo 0022
vdr

Pri la komunumo redakti

Benken estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis -- loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Benken situas en la Zurika Vinlando, iomete oriente de la landlimo inter Svislando kaj Germanio, disigite de la landlimo per la urbeto Rejnaŭo ZH kaj Dachsen je la suda deklivo de la monto Cholfirst, kiu apartenas al la Ĵuraso.

Trafiko redakti

Benken apartenas al la Zurika Trafik-Unio kaj estas per poŝtaŭto ligita al stacidomo de Marthalen, de kie trajne facile atingeblas ŜafhaŭzoVinterturo. La vilaĝo ankaŭ havas aliron al la aŭtoŝoseo A4.

Historio redakti

La plej fruaj setlejspuroj estas romia vilao kaj frualemanaj tombejoj. Unua dokumenta mencio de Benken okazis sub la nomo Pecchinhova en la jaro 858 en donacletero al la Monaĥejo Rejnaŭo. En la 13-a jarcento la loko Benchon estas pli ekzakte menciita. En la jaro 1540 la urbo Zuriko transprenis la regadon de Benken.

Projektita findeponejo por radiokativa rubo redakti

La Svisa Nacia Kooperativo por Deponado de Radioaktiva Rubo (NAGRA) studis kadre de la Projekto Garantio, ĉu eblas deponi en la ĵurasaj rokoj de la komunumo Benken subtere la radioaktivan rubon, kiun produktas la kvin svisaj atomcentraloj. La esplorkomisiono venis al la konkludo, ke la opalinustono en la Zurika Vinlando taŭgus por tia deponejo, sed la politika kontraŭstaro al tia projekto jam estas antaŭvidebla.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti