Imobak Benkomo estis mencejo de Taoro. Li estis unu el la 9 mencejoj kiuj regis la insulon Tenerifo dum la jaro 1494, dum la historia epizodo de la konkero de Kanarioj.

Benkomo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1424 (1424-11-30)
en Tenerifo
Morto 14-an de novembro 1495 (1495-11-14) (70-jaraĝa)
en La Laguna
Mortis pro morto dum batalo vd
Mortis per mortis en batalo vd
Etno Guanĉoj vd
Profesio
Okupo Mencejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Benkomo en la Placo de la Patronino de Kanarioj (Tenerifo).

Benkomo, ankaŭ konata kiel "Granda Reĝo", estis simbolo pri la rezistado de la tenerifaj indiĝenoj, ĉefe, pro lia venko en la Unua Batalo de Acenteĥo kontraŭ la kastiliaj trupoj.

En la momento ĝuste antaŭ la konkero, la insulo Tenerifo troviĝis en konflikto inter la diversaj mencejlandoj. Benkomo celis krei absolutisman hegemonian regadon sur la tuta insulo, kio okazigis konfrontadon inter la sudaj mencejlandoj, el malpli ekologia riĉeco. La eŭropa ĉeesto en la insuloj akcelis la progresivan procezon pri kompleksigado en la organizado de la povo, tendence al pli forta hierarkiigado.

Li forpasis je lia 70-jariĝo proksimume en la Batalo de Agero kontraŭ la Adelantado Alonso Fernández de Lugo, kune kun lia frato aŭ duonfrato Tinguaro, kio estis la fino por la guanĉa rezistado kontraŭ la konkero de Tenerifo kaj de la Kanariaj Insuloj flanke de la Regno de Kastilio.