Benny Moré (Beny Moré), realnome Bartolomé Moré, (naskiĝinta la 24-an de aŭgusto 1919 en Santa Isabel de las Lajas, Kubo; mortinta 19-an de februaro 1963 en Havano) estis kuba kantisto, kiu aparte interpretis son-montunon, mambon kaj boleron.

Benny Moré
Persona informo
Naskonomo Bartolomé Maximiliano Moré Gutiérrez
Aliaj nomoj Beny Moré
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1916 (1916-08-28)
en Lajas
Morto 19-an de februaro 1963 (1963-02-19) (46-jaraĝa)
en Havano
Mortokialo cirozo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo kantistodirigentokomponisto
vdr
Statuo omaĝa al Benny Moré en Cienfuegos, Kubo

Vivo redakti

Moré naskiĝis kiel plej aĝa el dek ok gefratoj en Santa Isabel de las Lajas (vilaĝo, al kiu li dediĉis muzikaĵon) en la iama provinco Las Villas en centra Kubo. En la aĝo de ses jaroj li eklernis gitarludon kaj en la aĝo de dudek li regule prezentis en la trinkejoj kaj kafejoj de Havano; tiutempo li ankoraŭ uzis sian propran nomon.

Okaze de ĉi tiuj prezentadoj li konatiĝis kun la Trío Matamoros, kies kantisto li ankaŭ fariĝis pli malfrue. En 1945 li iris kun Conjunto Matamoros al Meksiko, kie li restis kiel ununura membro de la muzikbando kaj alprenis sian artistan nomon Benny Moré. En Meksikurbo Moré amikiĝis kun pianisto Pérez Prado kaj ankaŭ prezentis kelkfoje kun li. Fine de 1950 li revenis al Kubo kaj aniĝis en 1952 en la Orquesta Aragón. Per la Banda Gigante li fondis grandan ensemblon de ĝis kvardek muzikistoj, al kiuj li kantis iliajn voĉojn, ĉar li ne scipovis skribi notojn. En 1956 kaj 1957 ĝi ludis en Venezuelo, Jamajko, Haitio, Kolumbio, Panamo, Meksiko kaj Usono.

Post la kastrisma revolucio Moré restis en Kubo kaj mortis tie en la aĝo de 43 jaroj pro pankreato-inflamo. Oni konsideras, ke pli ol 100.000 fervoruloj partoprenus lian entombiĝon.

Honorado redakti

Je lia honora memoro ĉiun jaron jen septembro okazas en Cienfuegos sur Kubo festivalo, kiu portas lian nomon. Sur la ĉefa strato de Cienfuegos staras bronzostatuo laŭ natura grando de la artisto.

En 2006 aperis la kinofilmo El Benny, unua verko de la kuba reĝisoro Jorge Luis Sánchez, kiu orientiĝas laŭ la vivhistorio de Morés. La filmmuzikon verkis steluloj de la aktuala kuba muziko, inter ili Chucho Valdés, Juan Formell kaj Orishas.[1]

En 2008, la kuba verkistino Daína Chaviano omaĝis lin per lia inkludo en la romano La isla de los amores infinitos (La insulo de la senfinaj amoj) (tiu ĉi estas la kuba romano plej tradukita el ĉiuj tempoj), Ora Medalo de Florida Book Awards).

Diskaro redakti

  • Benny Moré, Kompletaj Surbendigoj 1953-1960. Pakaĵo el 4 lumdiskoj kun la tekstoj de ĉiuj kantoj.
  • Benny Moré, Caricias Cubanas 1994

- Se Va A Morir

  • 2- Ofrenda Criolla
  • 3- El Santo De Tia Juliana
  • 4- Guantanamo
  • 5- Como Puedes Pensar
  • 6- A Mi Padre
  • 7- Marianao
  • 8- Si Te Cayo El Tabaco
  • 9- Dolor Y Pena
  • 10- Rezo En La Noche
  • 11- Soy Del Monte
  • 12- No Te Atrevas
  • 13- Caricias Cubanas
  • 14- Perdi La Fe
  • 15- Como Esta Mi Conuco
  • 16- Por Una Madre
  • 17- Mulata Con Cola
  • 18- Maria Christina
  • 19- Fiesta De Tambores
  • 20- Solamente Una Vez

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. El Benny ĉe IMDB.com