Benny Morris estas israela historiisto. Li naskiĝis en 1948 en la kibuco Ein HaHoresh, kaj liaj gepatroj estis judaj enmigrintoj de Britio. Li ricevis doktorato de la Universitato de Cambridge, kaj nuntempe li instruas en la Universitato Ben-Gurion de Negevo.

Benny Morris
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1948 (1948-12-08) (75-jaraĝa)
en Ein HaHoresh
Lingvoj angla
Loĝloko Israelo
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Hebrea Universitato de JerusalemoUniversitato de Kembriĝo
Okupo
Okupo historiistoĵurnalisto • universitata instruisto
vdr

Morris estas konata kiel la ĉefa reprezentanto de la tiel nomataj "novaj historiistoj", grupo da Israelaj historiistoj kiuj kontraŭas la oficialan israelan version pri la originoj de la konflikto inter Israelo kaj la araba mondo.

En lia libro "la naskiĝo de la problemo de la Palestinaj refuĝintoj 1947-49", Morris argumentas ke la plej multo de la 700.000 Palestinanoj kiuj forfuĝis de Israelo dum tiu periodo fuĝis ĉefe ĉar ili timis esti kaptitaj inter du fairoj, pro perfortaj israelaj agoj aŭ pro simpla timo de la Israelanoj, sed tamen ne estis organizita Israela plano por forpeli ilin. Tiu pozicio iras kontraŭ la akceptita versio da la faktoj de la Israelanoj, sed ankaŭ de la Palestinanoj.