Beno (de la latina vorto benedicere, "diri bonon al iu") estas la alvoko de dian favoron sur iun aŭ ion. En figura senco "beni" signifas ankaŭ favori iun aŭ ion aŭ senti dankon pro io.

Isaak benas Jakobon - Pentraĵo de Govert Flinck, 1638, Rijksmuseum
Pozicio de la manoj kaj fingroj de Koheno dum benado

La celo de beno estas la progresigo de bonŝanco kaj prospero aŭ la espero al protekto kaj konservo. La benado estas ligita kun gestoj, ekzemple lokigi la manojn, etendi la brakojn, krucosigno.

La hebrea vorto barach por "beni" aperas je la unua fojo en Gen 1,1: "Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero".

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti