La Bensona rokturdo (Monticola sharpei bensoni) estas afrotropisa kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj. Ofte konsiderata distinga specio, ĝi estas nune inkludata en la Arbara rokturdo (M. sharpei) kiel subspecio; ekz. BirdLife International ŝanĝis ĝian statuson al subspecio en 2008[1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bensona rokturdo
Bensona rokturdo (masklo)
Bensona rokturdo (masklo)
Bensona rokturdo (ino)
Bensona rokturdo (ino)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Monticola
Specio: M. s. bensoni
Monticola sharpei bensoni
(Farkas, 1971)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estas endemia de Madagaskaro. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj makisoj. Ĝi iĝas rara pro habitatoperdo; kiam ĝi estis ankoraŭ konsiderata certa specio, ĝi estis klasita kiel Preskaŭ Minacata de IUCN[2].

Kiel aliaj rokturdoj temas pri specio, kies masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn; tamen diference de aliaj rokturdoj la limo inter blua gorĝo kaj ruĝeca ventro estas pli sube tiel ke ankaŭ la brusto estas blua.

Notoj redakti

  1. BLI (2008a,b)
  2. BLI (2004)

Referencoj redakti