La bentoso (de la antikva greka βένθος, benthos, = profundo) estas la tutaĵo de la akvaj organismoj kiuj vivas en, sur aŭ proksime de la fundo de oceanoj, maroj, aŭ lagoj (Benta zono). La bentoso kontraŭas al la pelago, kiu enloĝas la tutan akvan mason.

Diversaj marvermoj ( el libro "Das Meer" de Matthias Schleiden)

Laŭ iliaj vivmaniero, la bentosaj estaĵoj estas dirataj:

  • Vagantaj kiam ili moviĝas sur aŭ proksime de fundo,
  • Epibentosaj kiam ili estas fiksataj ĉe la fundo,
  • Endobentosaj kiam ili enfosiĝas en la fundon.

Laŭ iliaj grandecoj, bentosaj estaĵoj estas dirataj:

  • Makrobentosaj: pli grandaj ol 1 mm,
  • Mezobentosaj de grandeco inter 63 µm kaj 1 mm,
  • Mikrobentosaj malpli ol 63 µm.

La bentosa zono, laŭ ĝia profundo, estas nomata:

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti