Beowulf [beoŭulf] estas malnova epopeo en Anglosaksa lingvoAntikva Anglalingvo. Kun 3182 linioj ĝi estas la plej granda verko en tiu lingvo. La poemo estas sentitola en la manuskripto, tamen ĝi fariĝis konata kiel Beowulf (la ĉefa figuro de la rakonto) ekde la 19-a jarcento. La manuskripto estis skribita ĉirkaŭ la 10-a jarcento sed eble verkiĝis pli frue.

Beowulf
epopeo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo anglosaksa lingvo
Eldonado
Ĝenro epopeo • epopeo
Loko de rakonto Skandinavio
vdr
La unua paĝo de Beowulf, manuskripto anglosaksa de la poemo.

En la poemo Beowulf, heroo de la Geata nacio, batalas kontraŭ tri antagonistoj - Grendel, kiu detruas la palacon Heorot; la patrino de Grendel; kaj (post kiam li estas iĝinta reĝo) drakon. La drako mortvundis lin, kaj oni entombigis lin en tumulo. Tiuj eventoj okazis en la 5-a kaj 6-a jarcentoj.

Kvankam la personoj de la poemoj estis paganoj, kaj ege gravas la koncepto de la fatalo, la verko enhavas kristanajn elementojn.

Pri la nomo redakti

La nomo de la heroo estas Beowulf, kiu signifas "abeloj-lupo", kaj estas maniero de diri "urso", en la senso de "abeloj-malamiko" aŭ "abeloj-atakanto". Tiu speco de manieroj de nomi tion estas nomita kennings en anglalingvo el islandalingvo kenning (sg.) kenningar (pl.), kiuj signifas "konadoj" kaj estas tre oftaj en la antikva ĝermana literaturo.

Ĝia tiama prononco estas [beoŭulf] kaj ne [bejeŭulf] kiel en la moderna angla. En la nova filmo tiu ĉi detalo estis observita de la aktoroj.

Fakte en la poemo aperas du figuroj nomitaj "Beowulf", kiuj ne rilatas inter ili. La unua estas prapatro de la reĝo Hrothgar el Heorot kaj malnova reĝo de la Danoj, la dua estas la heroo de la poemo, adopta filo de la reĝo de la Geatoj, popolo ne identigita el Sud-Svedujo[1].

Graveco redakti

La poemo Beowulf estas tre grava por la studo de la antikvaj ĝermanaj tradicioj kaj la antikva ĝermana literaturo, ĉar ĝi enhavas multe da informo pri ili. La parto pri la entombigo de Beowulf estas tre grava, ĉar ĝi rilatas al la ĝermanaj tradicioj pri entombigo, kiuj memorigas pri tiu de Atila.

Ankaŭ en la Beowulf aperas multe da rakontoj de la ĝermana mitologio en siaj versioj anglasaksaj. Ekzemple, la batalo de Finnsburh, aŭ la ŝtelo de la Brisingamen (koliero fajra) tie ĉi nomita Brósinga mene reakirita per Háma en la versio origina estis Heimdall, la vorto heim "hejmo" kaj háma estas rilatitaj etimologie). En tio ĉi versio aperas ankaŭ Ermanarico, reĝo historia, anstataŭe de la versio mitologia.

Beowulf estas unu el la solaj fontoj de antikvaj anglasaksaj mitoj kiuj ne malaperis.

Notoj redakti

  1. Laŭ iu teorio la "Geatoj" estas la sama kiel götar, sveda prapopolo kies nomo spureblas en Gotenburgo, Vestrogotio, Ostrogotio; laŭ aliaj eble gotojjutoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti