Berane (serbe Беране) estas urbo kaj ekde 1862 municipo en orienta Montenegro, ĉe rivero Lim duonvoje antaŭ ol ĝi atingas la limon kun Serbio. La urbo estas ĉirkaŭita de montoj kaj havas kelkajn kavernojn proksime.

Berane
urbourbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 84300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 776  (2003) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 51′ N, 19° 52′ O (mapo)42.84727222222219.869413888889Koordinatoj: 42° 51′ N, 19° 52′ O (mapo) [+]
Alto 703 m [+]
Areo 717 km² (71 700 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Berane (Montenegro)
Berane (Montenegro)
DEC
Berane
Berane
Situo de Berane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berane [+]
vdr

Berane havas malpliiĝantan populacion, kun 11 776 loĝantoj (2003), kaj la municipo havas 35 068 loĝantojn – ankaŭ malpliiĝantan ekde la 1980-aj jaroj, kiam la populacio estis ĝis 43 000.

Berane estas parto de la serb-montenegra limregiono de Sandžak (turke Sanjak Novi Pazar). Proksimume 26% estas montenegranoj, 23% islamanoj, kaj 43% serboj (2011). [ bezonas referencon ] En la rondo ĉirkaŭ la vilaĝo Petnjica kaj 27 apudaj bosni-plimultaj vilaĝoj, estis esprimita deziro al secesio kaj la formado de nova, bosni-dominita municipo. [ bezonas referencon ]

Historio redakti

La monaĥejo Durdevi Stupovi situas ĉe la okcidenta bordo de Lim proksime de Berane, kaj estis konstruita en la 12-a jarcento. Alia monaĥejo, Sudikovo, estis detruita fare de la otomanoj en 1738. En la Mezepoko, la montenegra areo ĉi tie estis konata kiel Budimlja. Ĝi estis grava provinco de la serba reĝlando Raška, kaj la urbo Berane iĝis unu el la unuaj episkopaj sidlokoj de Serbio en 1219.

De 1455, la areo kun Berane (Budimlja) kaj Bihor pasis de Serbio al la otomanoj, kaj de la 17-a jarcento, la serboj estis parte forpelitaj kaj la ebenaĵaj teroj en la areo estis islamigitaj. Komencante kun la unua serba ribelo en 1804, la urbo estis plejparte sur la montenegra flanko, foje en senkaŝa konflikto kun la turkoj.

La urbo estis parto de la areo (Sanjak) Novi Pazar (Novibazar) de la Otomana Imperio. En 1862, la serboj kaj montenegranoj kune gajnis decidan batalon kontraŭ Turkio, sed la sendependeco de la otomanoj ne venis ĝis 1912.

Dum Dua Mondmilito, tiu montara regiono estis la sceno de furioza batalado inter la partizanoj de Tito kaj la naciismaj ĉetnikoj. En la jaroj 1849-1992, la urbo nomiĝis Ivangrad, laŭ la komunista partiano Ivan Milutinović (1901-1944), sed ricevis sian nunan nomon jam en 1992.

Transporto kaj ekonomio redakti

Berane havas hejman flughavenon kaj vojkonekton (E-65, E-80) norde al Serbio kaj sude al la ĉefurbo Podgorico. Ekzistas ankaŭ vojkonekto tra la najbara urbo Rožaje en la oriento al Kosovo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti