Berbera, arabe بربرة estas grandurbo kaj grava havenurbo en Somalio, en la memproklamita ŝtato Somalilando. Ĝi estas ankaŭ sidloko de Berbera Distrikto.

Berbera
urbo • havenurbo

Flago

Flago
Administrado
Demografio
Loĝantaro 263 000  (2007) [+]
Loĝdenso 52 600 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 26′ N, 45° 0′ O (mapo)10.43333333333345Koordinatoj: 10° 26′ N, 45° 0′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Berbera (Somalio)
Berbera (Somalio)
DEC
Berbera
Berbera
Situo de Berbera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berbera [+]
vdr
Mapo pri Somalilando
Vídeo pri Berbera
Konstruaĵo en Berbera

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Berbera situas laŭ Ruĝa Maro en la norda kaj meza parto de la lando. Adeno troviĝas 240 km.

Historio redakti

Berbera estis menciita en la 13-a jarcento, sed multaj opinias, ke la urbo estis konata jam pli frue de grekoj. Komence de la 16-a jarcento portugaloj alvenis por komercadi, sed en 1546 la Otomana Regno okupis la urbon, kiu estis ŝlosilo de Ruĝa Maro. En 1884 la britoj establis protektoraton, kiel Brita Somalio, kies ĉefurbo estis Berbara inter 1870-1941. En 1940 la italoj okupis la urbon, sed post unu jaro la britoj reokupis ĝin. En 1962 oni modernigis la havenon, kiun profitas ankaŭ Etiopio.

Klimato redakti

En Berbera la temperaturo varias inter 20 kaj 42 °C (foje eĉ 50 °C). Jare pluvas nur po 53 mm.

Trafiko redakti

Berbera havas flughavenon kaj modernan havenon. Vojo estas al Etiopio, sed dumvoje estas ankaŭ Hargejso.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio