Berchtesgaden

komunumo en Bavario, Germanio

Berchtesgaden estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Berchtesgadener Land kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7623 loĝantojn.

Berchtesgaden
Blazono
Berchtesgaden (Germanio)
Berchtesgaden (Germanio)
DEC

Map

foira komunumo en Germanio • limurbo • climatic health resort • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Berchtesgadener Land
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08652
Poŝtkodo 83471
Aŭtomobila kodo BGL
Oficiala Municipokodo 09172116
Politiko
Komunumestro Franz Rasp
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro 7623 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 38′ N, 13° 0′ O (mapo)47.63138888888913.004166666667Koordinatoj: 47° 38′ N, 13° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 572 m
Areo 35,61 km²
Oficiala retejo https://www.gemeinde.berchtesgaden.de/
vdr

La komunumo situas en la plej sud-orienta angulo de Bavario kaj de Germanio rande de la orientaj Alpoj. Sude situas Aŭstrio kaj la aŭstra urbo Salzburg.

Historio redakti

Berchtesgaden oni unuafoje dokumente menciis en 1102. Ĝis la sekularigo en 1803 ĝi estis aŭtonoma "Fürstprobstei" kaj tiel sendependa de Bavario kaj Aŭstrio. La longan sendependecon kaŭzis la ĉirkaŭaj Alpoj, kiuj ebligis facilan akiron nur denorde, kaj riĉajo akirita per salminejo.

La salriĉo tamen interesis la najbarojn Bavario kaj Salzburg. Inter 1803 kaj 1810 la regantoj plurfoje ŝanĝigis. Eĉ Francio regis Berchtesgaden dum unu jaro. De 1810 Berchtesgaden estis parto de Bavario.

La bavariaj reĝoj ofte vizitis Berchtesgaden kaj tio helpis al la vilaĝo, evoluigi la turismon. Ankaŭ verkistoj (ekzemple Ludwig Ganghofer) kaj pentristoj venis. Turismo evoluis je la tria plej grava branĉo de ekonomio.

Kiam la nazioj ekregis en Germanio, la vilaĝo iĝis fama pro la rezidejo "Aglonesto" (ObersalzbergKehlstein), kie ofte loĝis Adolf Hitler. Tiun rezidejon li konstruigis sur grundposedaĵo de 57 historiaj bienoj, kaj igis forpeli la posedantojn, kiuj ne volis vendi la grundon.

Unu jaron antaŭ la okupo de Aŭstrio li diris al franca diplomato (André François-Poncet) je la demando "Ĉu vi havas "rigardon" (t.e. akir-celon) al Aŭstrio?": "Mi ne havas alian "rigardon" al Aŭstrio ol al tiu ĉi panoramo, kiun mi spektas el ĉi tiu domo!". Kiel baldaŭ poste montriĝis, tio estis mensogo.

Geografio redakti

En sudo de Berchtesgaden estas nacia parko, kie estas la lago Königssee kaj la monto Watzmann.

La vilaĝo Bischofswiesen estas en okcidento kaj en sudo Ramsau bei Berchtesgaden kaj Schönau am Königssee.

Hirschbichl (ankaŭ Mooswacht aŭ Hirschbühel) estas monta transpasejo en Aŭstrio sur alteco de 1183 metroj ĉe Berchtesgaden-aj Alpoj situante nur kelkaj dekoj da metroj sudoriente de la landlimo inter Salcburgio kaj Bavario. Ĉelime staras eksa doganejo kiu nun estas gastejo Alpengasthof kun kapelo konstruita en 1849.

Turismo redakti

Berchtesgaden vivas per turismo en la somero kaj vintro. Turistaj atrakcioj estas la "reĝolago" (Königssee), la salminejo kaj la "aglonesto" (Kehlsteinhaus).

Vidu ankaŭ redakti