Berengela de Navaro

Berengela de Navaro (n. probable en Tudela, Navaro, inter 1165 kaj 1170 - Le Mans, Francio, 23-a de decembro de 1230) reĝino de Anglio, dukino de Normandio kaj grafino de Anjou.

Berengela de Navaro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1165 (1165-01-01)
en Tudelo
Morto 23-an de decembro 1230 (1230-12-23) (65-jaraĝa)
en Le Mans
Tombo L'Abbaye de l'Epau
Ŝtataneco Reĝlando Navaro
Familio
Patro Sanĉo la 6-a
Patrino Sanĉa de Kastilio kaj Barcelono
Frat(in)oj Sanĉo la 7-a • Blanche of Navarre, Countess of Champagne
Edz(in)o Rikardo Leonkora
vdr

Oni konas nek la daton nek la lokon de ŝia nasko, kaj eble estis la plej aĝa el la filinoj de Sanĉo la 6-a (Navaro) kaj Sanĉa de Kastilio kaj Barcelono.

Kiam Rikardo Leonkora, reĝo de Anglio, estis survoje al Palestino en la tria krucmilito, Berengela (edzinpromesita al li sekrete) ŝi unuiĝis al li en la sicilia urbo Mesino, Italio.

La 12an de majo de 1191, Berengela kaj Rikardo geedziĝis en la kapelo de Sankta Georgo de Limasolo, Kipro. La plenumo de tiu geedzeco estis pridisputata de kelkaj historiistoj, kiuj indikas samseksecon de Rikardo, kio ĉiukaze ne estus nura, ĉar oni konis ekziston de eksterleĝa filo kaj lian kutimon seksperforti virinojn de malamikaj popoloj.

Ŝi neniam konis Anglion, ĉar ekde 1191 al 1192, Berengela loĝis en Sankta Johano de Akro (Palestino) dum ŝia edzo militis kontraŭ islamanoj. Poste ili revenis al Eŭrope separate, kaj ekde 1192 al 1194, periodo kiam Rikardo estis malliberigita en Germanio, ŝi loĝis en Poitiers (Francio), kunlabore por kolekti altegan elaĉeton por la germana imperiestro kaj sekva liberigo de Rikardo (fakte ŝia frato Fernando de Navaro estis unu ol la otaĝoj proponitaj kiel garantio de la pagota parto de la elaĉeto). El 1195 al 1196 la geedzoj reamikiĝis kaj kunloĝis, sed konstantaj teritoriaj konfliktoj inter Rikardo kaj Filipo la 2-a de Francio separigis ilin definitive.